Ho Eternulo, mi aŭdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis.
Ho Eternulo, vivigu Vian faritaĵon en la mezo de la jaroj,
Montru en la mezo de la jaroj,
Ke eĉ en kolero Vi memoras pri kompato.
Li stariĝis, kaj ekmezuris la teron;
Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn;
Dissaltis eternaj montoj,
Kliniĝis eternaj montetoj,
Kiam Li ekpaŝis kiel en la tempo antikva.
Ĉu kontraŭ riveroj koleris la Eternulo?
Ĉu kontraŭ la riveroj Vi ekflamiĝis,
Aŭ ĉu kontraŭ la maro estis Via indigno,
Ke Vi ekrajdis sur Viaj ĉevaloj,
Ekveturis sur Viaj venkaj ĉaroj?
Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo,
Por helpi al Via sanktoleito.
Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo,
Nudigas la fundamenton ĝis la kolo.
Sela.
Mi aŭdis, kaj mia interno ekskuiĝis;
Pro la bruo ektremis miaj lipoj,
Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi ekŝanceliĝis;
Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfeliĉo,
Kiam sur mian popolon iras ĝia atakanto.
Kiam la figarbo ne floros,
La vinberbranĉoj ne donos fruktojn,
La olivarbo rifuzos sian laboron,
La plugokampoj ne donos manĝaĵon,
La ŝafoj estos forkaptitaj el la ŝafejo,
Kaj en la staloj ne troviĝos bovoj:
La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto;
Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo,
Kaj venigas min sur miajn altaĵojn.
Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.