Revelation of John 22

ויראני נחל של מים חיים זך מבהיק כעין הקרח יצא מכסא האלהים והשה׃
Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Ŝafido,
ובתוך רחוב העיר ואל שפת הנחל מזה ומזה עץ חיים עשה פרי שנים עשר כי מדי חדש בחדשו יתן את פריו ועלה העץ לתרופת הגוים׃
meze de ĝia strato. Kaj ĉe ĉiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton ĉiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.
וכל חרם לא יהיה עוד וכסא האלהים והשה יהיה בה ועבדיו ישרתהו׃
Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en ĝi estos la trono de Dio kaj de la Ŝafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;
והמה יראו את פניו ושמו על מצחותם׃
kaj ili vidos Lian vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.
ולילה לא יהיה עוד ולא יצטרכו עוד לאור נר ולאור שמש כי יהוה אלהים הוא יאיר להם וימלכו עד עולמי עולמים׃
Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.
ויאמר אלי הדברים האלה אמתים ונאמנים הם ויהוה אלהי הנביאים הקדשים שלח את מלאכו להראות את עבדיו את אשר היה יהיה במהרה׃
Kaj li diris al mi: Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian anĝelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaŭ.
הנני בא מהר אשרי השמר את דברי נבואת הספר הזה׃
Kaj jen mi rapide venos. Feliĉa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro.
ואני יוחנן הוא הראה אלה ושמעם ויהי כשמעי וכראותי ואפל לפני רגלי המלאך אשר הראני את אלה להשתחות לו׃
Kaj mi, Johano, estis la aŭdanto kaj la vidanto de ĉi tio. Kaj kiam mi aŭdis kaj vidis, mi falis, por adorkliniĝi antaŭ la piedoj de la anĝelo, kiu montris tion al mi.
ויאמר אלי ראה אל תעשה זאת כי עבד כמוך אנכי וחבר לך ולאחיך הנביאים ולשמרים את דברי הספר הזה לאלהים השתחוה׃
Kaj li diris al mi: Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de ĉi tiu libro; adorkliniĝu al Dio.
ויאמר אלי אל תחתם את דברי נבואת הספר הזה כי קרוב המועד׃
Kaj li diris al mi: Ne sigelu la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro; ĉar la tempo estas proksima.
החומס יוסיף לחמס והטמא יוסיף להטמא והצדיק יוסיף להצדק והקדוש יוסיף להתקדש׃
La maljustulo ankoraŭ estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraŭ estu malpura; kaj la justulo ankoraŭ faru juston; kaj la sanktulo ankoraŭ sanktiĝu.
והנני בא מהר ושכרי אתי לשלם לכל איש כמעשהו׃
Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro.
אני האלף והתו הראש והסוף הראשון והאחרון׃
Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.
אשרי העשים את מצותיו למען תהיה ממשלתם בעץ החיים ובאו העירה דרך השערים׃
Feliĉaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.
ומחוץ לה הכלבים והמכשפים והזנים והמרצחים ועבדי האלילים וכל אהב שקר ועשהו׃
Ekstere estas la hundoj kaj la sorĉistoj kaj la malĉastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj ĉiu, kiu amas kaj faras mensogon.
אני ישוע שלחתי את מלאכי להעיד לכם את אלה בפני הקהלות אנכי שרש דוד ותולדתו כוכב נגה השחר׃
Mi, Jesuo, sendis mian anĝelon, por atesti al vi ĉi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.
והרוח והכלה אמרים בא והשמע יאמר בא והצמא יבוא והחפץ יקח מים חיים חנם׃
Kaj la Spirito kaj la fianĉino diras: Venu. Kaj la aŭdanto diru: Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.
מעיד אני בכל השמע דברי נבואת הספר הזה אם יוסיף איש עליהם יוסיף עליו האלהים את המכות הכתובות בספר הזה׃
Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro: Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en ĉi tiu libro;
ואם יגרע איש מדברי ספר הנבואה הזאת יגרע האלהים את לחקו מעץ החיים ומעיר הקדש הכתובים בספר הזה׃
kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de ĉi tiu profetaĵo, skribitaj en ĉi tiu libro, Dio forprenos lian lotaĵon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.
המעיד את אלה אמר אמנם כן אני בא מהר אמן באה נא האדון ישוע׃
La atestanto de tio diras: Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.
חסד אדנינו ישוע המשיח עם כלכם כל הקדושים אמן׃
La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun ĉiuj sanktuloj. Amen.