Psalms 63

מזמור לדוד בהיותו במדבר יהודה אלהים אלי אתה אשחרך צמאה לך נפשי כמה לך בשרי בארץ ציה ועיף בלי מים׃
Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.
כן בקדש חזיתיך לראות עזך וכבודך׃
Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.
כי טוב חסדך מחיים שפתי ישבחונך׃
Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
כן אברכך בחיי בשמך אשא כפי׃
Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.
כמו חלב ודשן תשבע נפשי ושפתי רננות יהלל פי׃
Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
אם זכרתיך על יצועי באשמרות אהגה בך׃
Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
כי היית עזרתה לי ובצל כנפיך ארנן׃
Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.
דבקה נפשי אחריך בי תמכה ימינך׃
Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.
והמה לשואה יבקשו נפשי יבאו בתחתיות הארץ׃
Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.
יגירהו על ידי חרב מנת שעלים יהיו׃
Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj.
והמלך ישמח באלהים יתהלל כל הנשבע בו כי יסכר פי דוברי שקר׃
Kaj la reĝo ĝojos per Dio; Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li; Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.