Psalms 3

מזמור לדוד בברחו מפני אבשלום בנו יהוה מה רבו צרי רבים קמים עלי׃
Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj leviĝis kontraŭ mi!
רבים אמרים לנפשי אין ישועתה לו באלהים סלה׃
Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.
ואתה יהוה מגן בעדי כבודי ומרים ראשי׃
Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.
קולי אל יהוה אקרא ויענני מהר קדשו סלה׃
Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.
אני שכבתי ואישנה הקיצותי כי יהוה יסמכני׃
Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.
לא אירא מרבבות עם אשר סביב שתו עלי׃
Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi.
קומה יהוה הושיעני אלהי כי הכית את כל איבי לחי שני רשעים שברת׃
Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.
ליהוה הישועה על עמך ברכתך סלה׃
Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.