Numbers 6

וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
דבר אל בני ישראל ואמרת אלהם איש או אשה כי יפלא לנדר נדר נזיר להזיר ליהוה׃
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se viro aŭ virino decidos fari sanktan promeson de konsekriĝo, por konsekri sin al la Eternulo,
מיין ושכר יזיר חמץ יין וחמץ שכר לא ישתה וכל משרת ענבים לא ישתה וענבים לחים ויבשים לא יאכל׃
tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigaĵo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigaĵoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn freŝajn aŭ sekigitajn li ne devas manĝi.
כל ימי נזרו מכל אשר יעשה מגפן היין מחרצנים ועד זג לא יאכל׃
Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas manĝi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj ĝis la ŝelo.
כל ימי נדר נזרו תער לא יעבר על ראשו עד מלאת הימם אשר יזיר ליהוה קדש יהיה גדל פרע שער ראשו׃
Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektuŝi lian kapon; ĝis la finiĝo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo.
כל ימי הזירו ליהוה על נפש מת לא יבא׃
Dum la tuta tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li ne aliru al mortinta korpo.
לאביו ולאמו לאחיו ולאחתו לא יטמא להם במתם כי נזר אלהיו על ראשו׃
Ne ĉe sia patro, nek ĉe sia patrino, nek ĉe sia frato, nek ĉe sia fratino li malpuriĝu, se ili mortis; ĉar konsekro al lia Dio estas sur lia kapo.
כל ימי נזרו קדש הוא ליהוה׃
Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo.
וכי ימות מת עליו בפתע פתאם וטמא ראש נזרו וגלח ראשו ביום טהרתו ביום השביעי יגלחנו׃
Kaj se iu mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos sian konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia puriĝo, en la sepa tago li ĝin pritondu;
וביום השמיני יבא שתי תרים או שני בני יונה אל הכהן אל פתח אהל מועד׃
kaj en la oka tago li alportu du turtojn aŭ du kolombidojn al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.
ועשה הכהן אחד לחטאת ואחד לעלה וכפר עליו מאשר חטא על הנפש וקדש את ראשו ביום ההוא׃
Kaj la pastro faros el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon, kaj li pekliberigos lin de tio, kion li pekis per la mortinta korpo, kaj li sanktigos lian kapon en tiu tago.
והזיר ליהוה את ימי נזרו והביא כבש בן שנתו לאשם והימים הראשנים יפלו כי טמא נזרו׃
Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la tempo de sia konsekriteco, kaj li alportos jaraĝan ŝafidon kiel kulpoferon; kaj la tempo antaŭa perdos sian valoron, ĉar lia konsekriteco malpuriĝis.
וזאת תורת הנזיר ביום מלאת ימי נזרו יביא אתו אל פתח אהל מועד׃
Kaj jen estas la leĝo pri la konsekrito: kiam finiĝos la tempo de lia konsekriteco, oni venigu lin al la pordo de la tabernaklo de kunveno;
והקריב את קרבנו ליהוה כבש בן שנתו תמים אחד לעלה וכבשה אחת בת שנתה תמימה לחטאת ואיל אחד תמים לשלמים׃
kaj li alportu kiel oferon al la Eternulo unu jaraĝan ŝafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj unu jaraĝan ŝafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu virŝafon sendifektan kiel pacoferon,
וסל מצות סלת חלת בלולת בשמן ורקיקי מצות משחים בשמן ומנחתם ונסכיהם׃
kaj korbon da macoj el delikata faruno, kukojn miksitajn kun oleo, kaj flanojn nefermentintajn, ŝmiritajn per oleo, kaj ilian farunoferon kaj verŝoferon.
והקריב הכהן לפני יהוה ועשה את חטאתו ואת עלתו׃
Kaj la pastro prezentos tion antaŭ la Eternulon kaj faros lian pekoferon kaj lian bruloferon.
ואת האיל יעשה זבח שלמים ליהוה על סל המצות ועשה הכהן את מנחתו ואת נסכו׃
Kaj el la virŝafo li faros pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da macoj, kaj la pastro faros lian farunoferon kaj lian verŝoferon.
וגלח הנזיר פתח אהל מועד את ראש נזרו ולקח את שער ראש נזרו ונתן על האש אשר תחת זבח השלמים׃
Kaj la konsekrito pritondos ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno sian konsekritan kapon, kaj li prenos la harojn de sia konsekrita kapo, kaj metos sur la fajron, kiu estas sub la pacofero.
ולקח הכהן את הזרע בשלה מן האיל וחלת מצה אחת מן הסל ורקיק מצה אחד ונתן על כפי הנזיר אחר התגלחו את נזרו׃
Kaj la pastro prenos la kuiritan ŝultron de la virŝafo kaj unu nefermentintan kukon el la korbo kaj unu nefermentintan flanon, kaj li metos tion sur la manon de la konsekrito, kiam tiu estos pritondinta sian konsekritan kapon.
והניף אותם הכהן תנופה לפני יהוה קדש הוא לכהן על חזה התנופה ועל שוק התרומה ואחר ישתה הנזיר יין׃
Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; sanktigita ĝi estu por la pastro, krom la brustaĵo de skuado kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon.
זאת תורת הנזיר אשר ידר קרבנו ליהוה על נזרו מלבד אשר תשיג ידו כפי נדרו אשר ידר כן יעשה על תורת נזרו׃
Tio estas la leĝo pri konsekrito, kiu donis sanktan promeson; lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo; konforme al sia promeso, kiun li promesis, li faru, laŭ la leĝo pri lia konsekriteco.
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
דבר אל אהרן ואל בניו לאמר כה תברכו את בני ישראל אמור להם׃
Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene: Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al ili:
יברכך יהוה וישמרך׃
La Eternulo vin benu kaj vin gardu;
יאר יהוה פניו אליך ויחנך׃
La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin;
ישא יהוה פניו אליך וישם לך שלום׃
La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi kaj donu al vi pacon.
ושמו את שמי על בני ישראל ואני אברכם׃
Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin benos.