אל מוציאו ממצרים כתועפת ראם לו יאכל גוים צריו ועצמתיהם יגרם וחציו ימחץ׃
Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo,
Estas por li kiel la forto de bubalo;
Li formanĝas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li,
Kaj iliajn ostojn li frakasas
Kaj per siaj sagoj disbatas.
ויחר אף בלק אל בלעם ויספק את כפיו ויאמר בלק אל בלעם לקב איבי קראתיך והנה ברכת ברך זה שלש פעמים׃
Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraŭ Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam: Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!
אם יתן לי בלק מלא ביתו כסף וזהב לא אוכל לעבר את פי יהוה לעשות טובה או רעה מלבי אשר ידבר יהוה אתו אדבר׃
Se Balak eĉ donus al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aŭ malbonon laŭ mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros.
נאם שמע אמרי אל וידע דעת עליון מחזה שדי יחזה נפל וגלוי עינים׃
Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio
Kaj scias la penson de la Plejaltulo,
Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo;
Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
אראנו ולא עתה אשורנו ולא קרוב דרך כוכב מיעקב וקם שבט מישראל ומחץ פאתי מואב וקרקר כל בני שת׃
Mi vidas lin, sed ne nun;
Mi rigardas lin, sed ne proksime.
Eliros stelo el Jakob,
Kaj leviĝos sceptro el Izrael,
Detruos la randojn de Moab
Kaj frakasos ĉiujn filojn de malordo.