Leviticus 7

וזאת תורת האשם קדש קדשים הוא׃
Kaj jen estas la leĝo pri la kulpofero: plejsanktaĵo ĝi estas.
במקום אשר ישחטו את העלה ישחטו את האשם ואת דמו יזרק על המזבח סביב׃
Sur la loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la kulpoferon, kaj per ĝia sango oni aspergu la altaron ĉirkaŭe.
ואת כל חלבו יקריב ממנו את האליה ואת החלב המכסה את הקרב׃
Kaj ĝian tutan sebon oni alportu el ĝi ofere, la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn,
ואת שתי הכלית ואת החלב אשר עליהן אשר על הכסלים ואת היתרת על הכבד על הכלית יסירנה׃
kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj oni ĝin apartigu.
והקטיר אתם הכהן המזבחה אשה ליהוה אשם הוא׃
Kaj la pastro bruligu ilin sur la altaro kiel fajroferon al la Eternulo; ĝi estas kulpofero.
כל זכר בכהנים יאכלנו במקום קדוש יאכל קדש קדשים הוא׃
Ĉiu virseksulo el la pastroj povas ĝin manĝi; sur sankta loko ĝi estu manĝata; ĝi estas plejsanktaĵo.
כחטאת כאשם תורה אחת להם הכהן אשר יכפר בו לו יהיה׃
Kiel por la pekofero, tiel ankaŭ por la kulpofero estu la sama leĝo; al la pastro, kiu pekliberigas per ĝi, al li ĝi apartenu.
והכהן המקריב את עלת איש עור העלה אשר הקריב לכהן לו יהיה׃
Al la pastro, kiu plenumas ies bruloferon, al tiu pastro apartenu la felo de la brulofero, kiun li plenumis.
וכל מנחה אשר תאפה בתנור וכל נעשה במרחשת ועל מחבת לכהן המקריב אתה לו תהיה׃
Kaj ĉiu farunofero, kiu estas bakita en forno aŭ pretigita en kaserolo aŭ sur pato, apartenu al la pastro, kiu prezentis ĝin.
וכל מנחה בלולה בשמן וחרבה לכל בני אהרן תהיה איש כאחיו׃
Kaj ĉiu farunofero, miksita kun oleo aŭ seka, apartenu al ĉiuj Aaronidoj, al ĉiuj egale.
וזאת תורת זבח השלמים אשר יקריב ליהוה׃
Kaj jen estas la leĝo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo:
אם על תודה יקריבנו והקריב על זבח התודה חלות מצות בלולת בשמן ורקיקי מצות משחים בשמן וסלת מרבכת חלת בלולת בשמן׃
se iu ĝin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, ŝmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo.
על חלת לחם חמץ יקריב קרבנו על זבח תודת שלמיו׃
Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, ĉe sia danka pacofero.
והקריב ממנו אחד מכל קרבן תרומה ליהוה לכהן הזרק את דם השלמים לו יהיה׃
Kaj li alportu unu el ili, el ĉiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, ĝi apartenu.
ובשר זבח תודת שלמיו ביום קרבנו יאכל לא יניח ממנו עד בקר׃
Kaj la viando de la danka pacofero estu manĝata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el ĝi ĝis la mateno.
ואם נדר או נדבה זבח קרבנו ביום הקריבו את זבחו יאכל וממחרת והנותר ממנו יאכל׃
Sed se lia ofero estas sankta promeso aŭ memvola ofero, ĝi estu manĝata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaŭ en la sekvanta tago oni povas manĝi tion, kio restis el ĝi.
והנותר מבשר הזבח ביום השלישי באש ישרף׃
Kaj kio restis el la viando de la ofero ĝis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro.
ואם האכל יאכל מבשר זבח שלמיו ביום השלישי לא ירצה המקריב אתו לא יחשב לו פגול יהיה והנפש האכלת ממנו עונה תשא׃
Se iu manĝos el la viando de sia pacofero en la tria tago, ĝi ne akiros plaĉon; kiu alportos ĝin, al tiu ĝi ne estos kalkulata; ĝi estos abomenindaĵo, kaj kiu ĝin manĝos, tiu havos pekon.
והבשר אשר יגע בכל טמא לא יאכל באש ישרף והבשר כל טהור יאכל בשר׃
La viando, kiu ektuŝis ion malpuran, ne estu manĝata, oni ĝin forbruligu per fajro. La ceteran viandon povas manĝi ĉiu purulo.
והנפש אשר תאכל בשר מזבח השלמים אשר ליהוה וטמאתו עליו ונכרתה הנפש ההוא מעמיה׃
Se iu, havante sur si malpuraĵon, manĝos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermiĝos el sia popolo.
ונפש כי תגע בכל טמא בטמאת אדם או בבהמה טמאה או בכל שקץ טמא ואכל מבשר זבח השלמים אשר ליהוה ונכרתה הנפש ההוא מעמיה׃
Se iu ektuŝos ion malpuran, ĉu malpuraĵon de homo, ĉu malpuran beston, ĉu ian malpuran abomenindaĵon, kaj manĝos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermiĝos el sia popolo.
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
דבר אל בני ישראל לאמר כל חלב שור וכשב ועז לא תאכלו׃
Diru al la Izraelidoj jene: Sebon de bovo kaj de ŝafo kaj de kapro neniam manĝu.
וחלב נבלה וחלב טרפה יעשה לכל מלאכה ואכל לא תאכלהו׃
La sebon de kadavraĵo kaj la sebon de besto disŝirita oni povas uzi por ĉia laboro, sed manĝi ĝin vi ne devas.
כי כל אכל חלב מן הבהמה אשר יקריב ממנה אשה ליהוה ונכרתה הנפש האכלת מעמיה׃
Ĉar ĉiu, kiu manĝos sebon de brutoj, el kiuj oni alportas fajroferon al la Eternulo, la manĝinto ekstermiĝos el sia popolo.
וכל דם לא תאכלו בכל מושבתיכם לעוף ולבהמה׃
Kaj nenian sangon manĝu en ĉiuj viaj loĝejoj, nek el birdoj, nek el brutoj.
כל נפש אשר תאכל כל דם ונכרתה הנפש ההוא מעמיה׃
Ĉiu, kiu manĝos ian sangon, ekstermiĝos el sia popolo.
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
דבר אל בני ישראל לאמר המקריב את זבח שלמיו ליהוה יביא את קרבנו ליהוה מזבח שלמיו׃
Diru al la Izraelidoj jene: Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj;
ידיו תביאינה את אשי יהוה את החלב על החזה יביאנו את החזה להניף אתו תנופה לפני יהוה׃
propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustaĵo li alportu; la brustaĵon, por skui ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
והקטיר הכהן את החלב המזבחה והיה החזה לאהרן ולבניו׃
Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustaĵo estos por Aaron kaj por liaj filoj.
ואת שוק הימין תתנו תרומה לכהן מזבחי שלמיכם׃
Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel levoferon al la pastro.
המקריב את דם השלמים ואת החלב מבני אהרן לו תהיה שוק הימין למנה׃
Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro kiel lia parto:
כי את חזה התנופה ואת שוק התרומה לקחתי מאת בני ישראל מזבחי שלמיהם ואתן אתם לאהרן הכהן ולבניו לחק עולם מאת בני ישראל׃
ĉar la brustaĵon-skuoferon kaj la femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitaĵon de la flanko de la Izraelidoj.
זאת משחת אהרן ומשחת בניו מאשי יהוה ביום הקריב אתם לכהן ליהוה׃
Tio estas la sankta parto de Aaron kaj la sankta parto de liaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo de post la tago, en kiu ili estis aligitaj, por esti pastroj al la Eternulo,
אשר צוה יהוה לתת להם ביום משחו אתם מאת בני ישראל חקת עולם לדרתם׃
parto, kiun la Eternulo ordonis doni al ili de la Izraelidoj en la tago, en kiu Li sanktoleis ilin. Tio estas eterna leĝo en iliaj generacioj.
זאת התורה לעלה למנחה ולחטאת ולאשם ולמלואים ולזבח השלמים׃
Tio estas la leĝo pri la brulofero, pri la farunofero, pri la pekofero, pri la kulpofero, pri la ofero de konsekro, kaj pri la pacofero;
אשר צוה יהוה את משה בהר סיני ביום צותו את בני ישראל להקריב את קרבניהם ליהוה במדבר סיני׃
kiun la Eternulo donis al Moseo sur la monto Sinaj, kiam Li ordonis al la Izraelidoj en la dezerto Sinaja, ke ili alportadu siajn oferojn al la Eternulo.