Hosea 12

אפרים רעה רוח ורדף קדים כל היום כזב ושד ירבה וברית עם אשור יכרתו ושמן למצרים יובל׃
Efraim paŝtas venton, postkuras la orientan venton; kun ĉiu tago li faras pli da mensogaĵoj kaj da idolaĵoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.
וריב ליהוה עם יהודה ולפקד על יעקב כדרכיו כמעלליו ישיב לו׃
Sed ankaŭ kun Jehuda la Eternulo havas juĝon, kaj Li punos Jakobon laŭ lia konduto, laŭ liaj agoj Li repagos al li.
בבטן עקב את אחיו ובאונו שרה את אלהים׃
Ankoraŭ en la ventro li retenis sian fraton, kaj viriĝinte li luktis kun Dio.
וישר אל מלאך ויכל בכה ויתחנן לו בית אל ימצאנו ושם ידבר עמנו׃
Li luktis kun anĝelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni.
ויהוה אלהי הצבאות יהוה זכרו׃
La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo.
ואתה באלהיך תשוב חסד ומשפט שמר וקוה אל אלהיך תמיד׃
Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu ĉiam vian Dion.
כנען בידו מאזני מרמה לעשק אהב׃
Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;
ויאמר אפרים אך עשרתי מצאתי און לי כל יגיעי לא ימצאו לי עון אשר חטא׃
kaj Efraim diras: Mi riĉiĝis, mi akiris al mi havaĵon, sed en ĉiuj miaj laboroj oni ne trovos ĉe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.
ואנכי יהוה אלהיך מארץ מצרים עד אושיבך באהלים כימי מועד׃
Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; Mi ankoraŭ denove loĝigos vin en tendoj, kiel en la tagoj de festo.
ודברתי על הנביאים ואנכי חזון הרביתי וביד הנביאים אדמה׃
Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.
אם גלעד און אך שוא היו בגלגל שורים זבחו גם מזבחותם כגלים על תלמי שדי׃
En Gilead estis idoloj, sed ili fariĝis senvaloraĵo; en Gilgal oni oferbuĉis bovojn, sed iliaj altaroj fariĝis kiel ŝtonamasoj sur la sulko de la kampo.
ויברח יעקב שדה ארם ויעבד ישראל באשה ובאשה שמר׃
Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.
ובנביא העלה יהוה את ישראל ממצרים ובנביא נשמר׃
Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin.
הכעיס אפרים תמרורים ודמיו עליו יטוש וחרפתו ישיב לו אדניו׃
Forte kolerigis Lin Efraim, tial lia sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj hontindaĵoj.