Genesis 44

ויצו את אשר על ביתו לאמר מלא את אמתחת האנשים אכל כאשר יוכלון שאת ושים כסף איש בפי אמתחתו׃
Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: Plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti, kaj metu la monon de ĉiu en la aperturon de lia sako;
ואת גביעי גביע הכסף תשים בפי אמתחת הקטן ואת כסף שברו ויעש כדבר יוסף אשר דבר׃
kaj mian pokalon, la arĝentan pokalon, metu en la aperturon de la sako de la plej juna, kune kun la mono por lia greno. Kaj tiu faris, kiel Jozef diris.
הבקר אור והאנשים שלחו המה וחמריהם׃
Kiam eklumis la mateno, oni forsendis la homojn, ilin kaj iliajn azenojn.
הם יצאו את העיר לא הרחיקו ויוסף אמר לאשר על ביתו קום רדף אחרי האנשים והשגתם ואמרת אלהם למה שלמתם רעה תחת טובה׃
Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraŭ ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo: Leviĝu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al ili: Kial vi pagis malbonon por bono?
הלוא זה אשר ישתה אדני בו והוא נחש ינחש בו הרעתם אשר עשיתם׃
Ĝi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaŭ aŭguras sur ĝi! vi agis malbone!
וישגם וידבר אלהם את הדברים האלה׃
Kaj li kuratingis ilin kaj diris al ili tiujn vortojn.
ויאמרו אליו למה ידבר אדני כדברים האלה חלילה לעבדיך מעשות כדבר הזה׃
Kaj ili diris al li: Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn? Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero!
הן כסף אשר מצאנו בפי אמתחתינו השיבנו אליך מארץ כנען ואיך נגנב מבית אדניך כסף או זהב׃
Jen la monon, kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi el la lando Kanaana; kiel do ni ŝtelus el la domo de via sinjoro arĝenton aŭ oron?
אשר ימצא אתו מעבדיך ומת וגם אנחנו נהיה לאדני לעבדים׃
Tiu el viaj sklavoj, ĉe kiu oni ĝin trovos, mortu, kaj ankaŭ ni fariĝu sklavoj al mia sinjoro.
ויאמר גם עתה כדבריכם כן הוא אשר ימצא אתו יהיה לי עבד ואתם תהיו נקים׃
Kaj li diris: Ĝi estu laŭ viaj vortoj: tiu, ĉe kiu ĝi troviĝos, estu mia sklavo, sed vi estos senkulpaj.
וימהרו ויורדו איש את אמתחתו ארצה ויפתחו איש אמתחתו׃
Kaj rapide ĉiu el ili mallevis sian sakon sur la teron, kaj ĉiu malfermis sian sakon.
ויחפש בגדול החל ובקטן כלה וימצא הגביע באמתחת בנימן׃
Kaj li serĉis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis. Kaj la pokalo troviĝis en la sako de Benjamen.
ויקרעו שמלתם ויעמס איש על חמרו וישבו העירה׃
Tiam ili disŝiris siajn vestojn, kaj ĉiu metis la ŝarĝon sur sian azenon, kaj ili reiris en la urbon.
ויבא יהודה ואחיו ביתה יוסף והוא עודנו שם ויפלו לפניו ארצה׃
Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis en la domon de Jozef, kiu estis ankoraŭ tie, kaj ili ĵetis sin antaŭ li sur la teron.
ויאמר להם יוסף מה המעשה הזה אשר עשיתם הלוא ידעתם כי נחש ינחש איש אשר כמני׃
Kaj Jozef diris al ili: Kian aferon vi faris! ĉu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos?
ויאמר יהודה מה נאמר לאדני מה נדבר ומה נצטדק האלהים מצא את עון עבדיך הננו עבדים לאדני גם אנחנו גם אשר נמצא הגביע בידו׃
Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaŭ tiu, en kies manoj troviĝis la pokalo.
ויאמר חלילה לי מעשות זאת האיש אשר נמצא הגביע בידו הוא יהיה לי עבד ואתם עלו לשלום אל אביכם׃
Sed li diris: Dio min gardu de tia faro! la homo, en kies mano troviĝis la pokalo, estos sklavo al mi, sed vi iru en paco al via patro.
ויגש אליו יהודה ויאמר בי אדני ידבר נא עבדך דבר באזני אדני ואל יחר אפך בעבדך כי כמוך כפרעה׃
Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne koleriĝu kontraŭ via sklavo, ĉar vi estas kiel Faraono.
אדני שאל את עבדיו לאמר היש לכם אב או אח׃
Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: Ĉu vi havas patron aŭ fraton?
ונאמר אל אדני יש לנו אב זקן וילד זקנים קטן ואחיו מת ויותר הוא לבדו לאמו ואביו אהבו׃
Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas.
ותאמר אל עבדיך הורדהו אלי ואשימה עיני עליו׃
Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu.
ונאמר אל אדני לא יוכל הנער לעזב את אביו ועזב את אביו ומת׃
Sed ni diris al mia sinjoro: La knabo ne povas forlasi sian patron; ĉar se li forlasos sian patron, tiu mortos.
ותאמר אל עבדיך אם לא ירד אחיכם הקטן אתכם לא תספון לראות פני׃
Tiam vi diris al viaj sklavoj: Se ne venos kun vi via plej juna frato, tiam ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo.
ויהי כי עלינו אל עבדך אבי ונגד לו את דברי אדני׃
Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia sinjoro.
ויאמר אבינו שבו שברו לנו מעט אכל׃
Nia patro diris: Reiru, aĉetu por ni iom da greno.
ונאמר לא נוכל לרדת אם יש אחינו הקטן אתנו וירדנו כי לא נוכל לראות פני האיש ואחינו הקטן איננו אתנו׃
Sed ni diris: Ni ne povas iri; se estos kun ni nia plej juna frato, tiam ni iros; ĉar ni ne povas aperi antaŭ la vizaĝo de tiu homo, se nia plej juna frato ne estos kun ni.
ויאמר עבדך אבי אלינו אתם ידעתם כי שנים ילדה לי אשתי׃
Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du;
ויצא האחד מאתי ואמר אך טרף טרף ולא ראיתיו עד הנה׃
sed unu foriris de mi, kaj mi diris: Li estas disŝirita; kaj mi ne vidis lin ĝis nun;
ולקחתם גם את זה מעם פני וקרהו אסון והורדתם את שיבתי ברעה שאלה׃
se vi ankaŭ ĉi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfeliĉo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon.
ועתה כבאי אל עבדך אבי והנער איננו אתנו ונפשו קשורה בנפשו׃
Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro kaj ne estos kun ni la knabo, al kies animo estas alligita lia animo,
והיה כראותו כי אין הנער ומת והורידו עבדיך את שיבת עבדך אבינו ביגון שאלה׃
tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malĝojo en Ŝeolon.
כי עבדך ערב את הנער מעם אבי לאמר אם לא אביאנו אליך וחטאתי לאבי כל הימים׃
Ĉar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaŭ mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaŭ mia patro por ĉiam.
ועתה ישב נא עבדך תחת הנער עבד לאדני והנער יעל עם אחיו׃
Tial mi, via sklavo, restu anstataŭ la knabo kiel sklavo ĉe mia sinjoro, sed la knabo iru kun siaj fratoj.
כי איך אעלה אל אבי והנער איננו אתי פן אראה ברע אשר ימצא את אבי׃
Ĉar kiel mi iros al mia patro, se la knabo ne estos kun mi? mi tiam vidus la malfeliĉon, kiu trafos mian patron.