Genesis 45

ולא יכל יוסף להתאפק לכל הנצבים עליו ויקרא הוציאו כל איש מעלי ולא עמד איש אתו בהתודע יוסף אל אחיו׃
Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaŭ ĉiuj, kiuj staris ĉirkaŭ li, kaj li ekkriis: Elirigu ĉiujn for de mi. Kaj neniu restis ĉe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj.
ויתן את קלו בבכי וישמעו מצרים וישמע בית פרעה׃
Kaj li laŭte ekploris, kaj aŭdis la Egiptoj, kaj aŭdis la domo de Faraono.
ויאמר יוסף אל אחיו אני יוסף העוד אבי חי ולא יכלו אחיו לענות אתו כי נבהלו מפניו׃
Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; ĉu mia patro vivas ankoraŭ? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar ili konfuziĝis antaŭ li.
ויאמר יוסף אל אחיו גשו נא אלי ויגשו ויאמר אני יוסף אחיכם אשר מכרתם אתי מצרימה׃
Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via frato, kiun vi vendis en Egiptujon.
ועתה אל תעצבו ואל יחר בעיניכם כי מכרתם אתי הנה כי למחיה שלחני אלהים לפניכם׃
Sed nun ne afliktiĝu, kaj ne bedaŭru, ke vi vendis min ĉi tien; ĉar por la savo de via vivo Dio sendis min antaŭ vi.
כי זה שנתים הרעב בקרב הארץ ועוד חמש שנים אשר אין חריש וקציר׃
Ĉar nun jam du jarojn daŭras la malsato en la lando, sed ankoraŭ dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado.
וישלחני אלהים לפניכם לשום לכם שארית בארץ ולהחיות לכם לפליטה גדלה׃
Kaj Dio sendis min antaŭ vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo.
ועתה לא אתם שלחתם אתי הנה כי האלהים וישימני לאב לפרעה ולאדון לכל ביתו ומשל בכל ארץ מצרים׃
Sciu do, ne vi sendis min ĉi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando.
מהרו ועלו אל אבי ואמרתם אליו כה אמר בנך יוסף שמני אלהים לאדון לכל מצרים רדה אלי אל תעמד׃
Iru rapide al mia patro, kaj diru al li: Tiele diris via filo Jozef: Dio faris min sinjoro super la tuta Egiptujo; venu al mi, ne prokrastu.
וישבת בארץ גשן והיית קרוב אלי אתה ובניך ובני בניך וצאנך ובקרך וכל אשר לך׃
Vi loĝos en la lando Goŝen, kaj vi estos proksime de mi, vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj, kaj viaj ŝafoj kaj viaj bovoj, kaj ĉio, kion vi havas.
וכלכלתי אתך שם כי עוד חמש שנים רעב פן תורש אתה וביתך וכל אשר לך׃
Kaj mi nutros vin tie, ĉar ankoraŭ kvin jarojn daŭros la malsato; por ke ne mizeriĝu vi kaj via domo, kaj ĉio, kion vi havas.
והנה עיניכם ראות ועיני אחי בנימין כי פי המדבר אליכם׃
Kaj jen viaj okuloj nun vidas, kaj ankaŭ la okuloj de mia frato Benjamen, ke mia buŝo parolas al vi.
והגדתם לאבי את כל כבודי במצרים ואת כל אשר ראיתם ומהרתם והורדתם את אבי הנה׃
Kaj rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo, kaj ĉion, kion vi vidis; kaj rapide venigu mian patron ĉi tien.
ויפל על צוארי בנימן אחיו ויבך ובנימן בכה על צואריו׃
Kaj li ĵetis sin sur la kolon de sia frato Benjamen kaj ploris, kaj Benjamen ploris sur lia kolo.
וינשק לכל אחיו ויבך עליהם ואחרי כן דברו אחיו אתו׃
Kaj li kisis ĉiujn siajn fratojn kaj ploris super ili. Poste liaj fratoj ekparolis kun li.
והקל נשמע בית פרעה לאמר באו אחי יוסף וייטב בעיני פרעה ובעיני עבדיו׃
Kaj la famo venis en la domon de Faraono, ke venis la fratoj de Jozef. Kaj tio plaĉis al Faraono kaj al liaj servantoj.
ויאמר פרעה אל יוסף אמר אל אחיך זאת עשו טענו את בעירכם ולכו באו ארצה כנען׃
Kaj Faraono diris al Jozef: Diru al viaj fratoj: Faru tion, ŝarĝu viajn brutojn kaj iru en la landon Kanaanan;
וקחו את אביכם ואת בתיכם ובאו אלי ואתנה לכם את טוב ארץ מצרים ואכלו את חלב הארץ׃
kaj prenu vian patron kaj viajn familiojn, kaj venu al mi; mi donos al vi ĉion bonan en la Egipta lando, kaj vi manĝos la grasaĵon de la lando.
ואתה צויתה זאת עשו קחו לכם מארץ מצרים עגלות לטפכם ולנשיכם ונשאתם את אביכם ובאתם׃
Kaj ordonu al ili jene: Prenu al vi el la Egipta lando veturilojn por viaj infanoj kaj virinoj, kaj kunprenu vian patron kaj venu.
ועינכם אל תחס על כליכם כי טוב כל ארץ מצרים לכם הוא׃
Kaj ne tro zorgu pri viaj aĵoj; ĉar ĉio bona en la Egipta lando estas al via dispono.
ויעשו כן בני ישראל ויתן להם יוסף עגלות על פי פרעה ויתן להם צדה לדרך׃
Kaj la filoj de Izrael faris tiel. Kaj Jozef donis al ili veturilojn laŭ la ordono de Faraono, kaj li donis al ili provizojn por la vojo.
לכלם נתן לאיש חלפות שמלת ולבנימן נתן שלש מאות כסף וחמש חלפת שמלת׃
Al ĉiuj li donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent arĝentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn.
ולאביו שלח כזאת עשרה חמרים נשאים מטוב מצרים ועשר אתנת נשאת בר ולחם ומזון לאביו לדרך׃
Kaj por sia patro li sendis dek azenojn, ŝarĝitajn per bonaĵo el Egiptujo, kaj dek azeninojn, ŝarĝitajn per greno, pano, kaj manĝaĵo por lia patro por la vojo.
וישלח את אחיו וילכו ויאמר אלהם אל תרגזו בדרך׃
Kaj li forsendis siajn fratojn, kaj ili iris. Kaj li diris al ili: Ne malpacu dum la vojo.
ויעלו ממצרים ויבאו ארץ כנען אל יעקב אביהם׃
Kaj ili eliris el Egiptujo kaj venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob.
ויגדו לו לאמר עוד יוסף חי וכי הוא משל בכל ארץ מצרים ויפג לבו כי לא האמין להם׃
Kaj ili sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraŭ, kaj li regas nun super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuziĝis, ĉar li ne kredis al ili.
וידברו אליו את כל דברי יוסף אשר דבר אלהם וירא את העגלות אשר שלח יוסף לשאת אתו ותחי רוח יעקב אביהם׃
Kaj ili rediris al li ĉiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob reviviĝis.
ויאמר ישראל רב עוד יוסף בני חי אלכה ואראנו בטרם אמות׃
Kaj Izrael diris: Sufiĉas, ke mia filo Jozef ankoraŭ vivas: mi iros kaj vidos lin, antaŭ ol mi mortos.