Exodus 7

ויאמר יהוה אל משה ראה נתתיך אלהים לפרעה ואהרן אחיך יהיה נביאך׃
Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
אתה תדבר את כל אשר אצוך ואהרן אחיך ידבר אל פרעה ושלח את בני ישראל מארצו׃
Vi parolos ĉion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
ואני אקשה את לב פרעה והרביתי את אתתי ואת מופתי בארץ מצרים׃
Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.
ולא ישמע אלכם פרעה ונתתי את ידי במצרים והוצאתי את צבאתי את עמי בני ישראל מארץ מצרים בשפטים גדלים׃
Kaj Faraono vin ne aŭskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj juĝoj.
וידעו מצרים כי אני יהוה בנטתי את ידי על מצרים והוצאתי את בני ישראל מתוכם׃
Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.
ויעש משה ואהרן כאשר צוה יהוה אתם כן עשו׃
Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.
ומשה בן שמנים שנה ואהרן בן שלש ושמנים שנה בדברם אל פרעה׃
Moseo havis la aĝon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la aĝon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.
ויאמר יהוה אל משה ואל אהרן לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
כי ידבר אלכם פרעה לאמר תנו לכם מופת ואמרת אל אהרן קח את מטך והשלך לפני פרעה יהי לתנין׃
Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron: Prenu vian bastonon kaj ĵetu ĝin antaŭ Faraonon; ĝi fariĝos serpento.
ויבא משה ואהרן אל פרעה ויעשו כן כאשר צוה יהוה וישלך אהרן את מטהו לפני פרעה ולפני עבדיו ויהי לתנין׃
Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento.
ויקרא גם פרעה לחכמים ולמכשפים ויעשו גם הם חרטמי מצרים בלהטיהם כן׃
Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel.
וישליכו איש מטהו ויהיו לתנינם ויבלע מטה אהרן את מטתם׃
Ĉiu el ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.
ויחזק לב פרעה ולא שמע אלהם כאשר דבר יהוה׃
Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
ויאמר יהוה אל משה כבד לב פרעה מאן לשלח העם׃
Tiam la Eternulo diris al Moseo: Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.
לך אל פרעה בבקר הנה יצא המימה ונצבת לקראתו על שפת היאר והמטה אשר נהפך לנחש תקח בידך׃
Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; stariĝu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformiĝis en serpenton, prenu en vian manon.
ואמרת אליו יהוה אלהי העברים שלחני אליך לאמר שלח את עמי ויעבדני במדבר והנה לא שמעת עד כה׃
Kaj diru al li: La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri: Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi ĝis nun ne obeis.
כה אמר יהוה בזאת תדע כי אני יהוה הנה אנכי מכה במטה אשר בידי על המים אשר ביאר ונהפכו לדם׃
Tiel diris la Eternulo: Per tio vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo: jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj ĝi transformiĝos en sangon.
והדגה אשר ביאר תמות ובאש היאר ונלאו מצרים לשתות מים מן היאר׃
Kaj la fiŝoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.
ויאמר יהוה אל משה אמר אל אהרן קח מטך ונטה ידך על מימי מצרים על נהרתם על יאריהם ועל אגמיהם ועל כל מקוה מימיהם ויהיו דם והיה דם בכל ארץ מצרים ובעצים ובאבנים׃
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super ĉian kolektiĝon de iliaj akvoj, kaj ili fariĝu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj ŝtonaj.
ויעשו כן משה ואהרן כאשר צוה יהוה וירם במטה ויך את המים אשר ביאר לעיני פרעה ולעיני עבדיו ויהפכו כל המים אשר ביאר לדם׃
Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaŭ la okuloj de Faraono kaj antaŭ la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformiĝis en sangon.
והדגה אשר ביאר מתה ויבאש היאר ולא יכלו מצרים לשתות מים מן היאר ויהי הדם בכל ארץ מצרים׃
Kaj la fiŝoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero fariĝis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
ויעשו כן חרטמי מצרים בלטיהם ויחזק לב פרעה ולא שמע אלהם כאשר דבר יהוה׃
Sed tiel same faris la sorĉistoj de Egiptujo per siaj sorĉoj. Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
ויפן פרעה ויבא אל ביתו ולא שת לבו גם לזאת׃
Kaj Faraono turniĝis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis eĉ tion.
ויחפרו כל מצרים סביבת היאר מים לשתות כי לא יכלו לשתת ממימי היאר׃
Kaj ĉiuj Egiptoj ekfosis ĉirkaŭ la rivero pro akvo por trinki, ĉar ili ne povis trinki la akvon el la rivero.
וימלא שבעת ימים אחרי הכות יהוה את היאר׃
Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.