Genesis 42

Kiam Jakob sciiĝis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?
וירא יעקב כי יש שבר במצרים ויאמר יעקב לבניו למה תתראו׃
Kaj li diris: Mi aŭdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj aĉetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.
ויאמר הנה שמעתי כי יש שבר במצרים רדו שמה ושברו לנו משם ונחיה ולא נמות׃
Kaj forveturis dek fratoj de Jozef, por aĉeti grenon en Egiptujo.
וירדו אחי יוסף עשרה לשבר בר ממצרים׃
Sed Benjamenon, la fraton de Jozef, Jakob ne sendis kun liaj fratoj; ĉar li timis, ke eble lin trafos malfeliĉo.
ואת בנימין אחי יוסף לא שלח יעקב את אחיו כי אמר פן יקראנו אסון׃
Kaj la filoj de Izrael venis, por aĉeti grenon, kune kun aliaj venintoj; ĉar estis malsato en la lando Kanaana.
ויבאו בני ישראל לשבר בתוך הבאים כי היה הרעב בארץ כנען׃
Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj kliniĝis al li vizaĝaltere.
ויוסף הוא השליט על הארץ הוא המשביר לכל עם הארץ ויבאו אחי יוסף וישתחוו לו אפים ארצה׃
Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li ŝajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por aĉeti manĝaĵon.
וירא יוסף את אחיו ויכרם ויתנכר אליהם וידבר אתם קשות ויאמר אלהם מאין באתם ויאמרו מארץ כנען לשבר אכל׃
Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.
ויכר יוסף את אחיו והם לא הכרהו׃
Kaj Jozef rememoris la sonĝojn, kiujn li sonĝis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
ויזכר יוסף את החלמות אשר חלם להם ויאמר אלהם מרגלים אתם לראות את ערות הארץ באתם׃
Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por aĉeti manĝaĵon.
ויאמרו אליו לא אדני ועבדיך באו לשבר אכל׃
Ni ĉiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.
כלנו בני איש אחד נחנו כנים אנחנו לא היו עבדיך מרגלים׃
Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
ויאמר אלהם לא כי ערות הארץ באתם לראות׃
Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.
ויאמרו שנים עשר עבדיך אחים אנחנו בני איש אחד בארץ כנען והנה הקטן את אבינו היום והאחד איננו׃
Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj.
ויאמר אלהם יוסף הוא אשר דברתי אלכם לאמר מרגלים אתם׃
Per tio mi vin elprovos: mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el ĉi tie nur tiam, kiam venos ĉi tien via plej juna frato.
בזאת תבחנו חי פרעה אם תצאו מזה כי אם בבוא אחיכם הקטן הנה׃
Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, ĉu vi diris la veron; se ne, tiam mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.
שלחו מכם אחד ויקח את אחיכם ואתם האסרו ויבחנו דבריכם האמת אתכם ואם לא חי פרעה כי מרגלים אתם׃
Kaj li metis ilin sub gardon por la daŭro de tri tagoj.
ויאסף אתם אל משמר שלשת ימים׃
Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, ĉar mi havas timon antaŭ Dio.
ויאמר אלהם יוסף ביום השלישי זאת עשו וחיו את האלהים אני ירא׃
Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi aĉetis kontraŭ la malsato.
אם כנים אתם אחיכם אחד יאסר בבית משמרכם ואתם לכו הביאו שבר רעבון בתיכם׃
Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruviĝu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.
ואת אחיכם הקטן תביאו אלי ויאמנו דבריכם ולא תמותו ויעשו כן׃
Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; ĉar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne aŭskultis; por tio venis sur nin ĉi tiu sufero.
ויאמרו איש אל אחיו אבל אשמים אנחנו על אחינו אשר ראינו צרת נפשו בהתחננו אלינו ולא שמענו על כן באה אלינו הצרה הזאת׃
Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.
ויען ראובן אתם לאמר הלוא אמרתי אליכם לאמר אל תחטאו בילד ולא שמעתם וגם דמו הנה נדרש׃
Kaj ili ne sciis, ke Jozef komprenas; ĉar inter ili estis tradukanto.
והם לא ידעו כי שמע יוסף כי המליץ בינתם׃
Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaŭ iliaj okuloj.
ויסב מעליהם ויבך וישב אלהם וידבר אלהם ויקח מאתם את שמעון ויאסר אתו לעיניהם׃
Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al ĉiu en lian sakon kaj doni al ili manĝaĵon por la vojo. Tiel oni faris al ili.
ויצו יוסף וימלאו את כליהם בר ולהשיב כספיהם איש אל שקו ולתת להם צדה לדרך ויעש להם כן׃
Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris.
וישאו את שברם על חמריהם וילכו משם׃
Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furaĝon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.
ויפתח האחד את שקו לתת מספוא לחמרו במלון וירא את כספו והנה הוא בפי אמתחתו׃
Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen ĝi estas en mia sako. Tiam konsterniĝis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?
ויאמר אל אחיו הושב כספי וגם הנה באמתחתי ויצא לבם ויחרדו איש אל אחיו לאמר מה זאת עשה אלהים לנו׃
Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan, ili rakontis al li ĉion, kio okazis al ili, dirante:
ויבאו אל יעקב אביהם ארצה כנען ויגידו לו את כל הקרת אתם לאמר׃
La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.
דבר האיש אדני הארץ אתנו קשות ויתן אתנו כמרגלים את הארץ׃
Kaj ni diris al li: Ni estas homoj honestaj, ni neniam estis spionoj;
ונאמר אליו כנים אנחנו לא היינו מרגלים׃
ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana.
שנים עשר אנחנו אחים בני אבינו האחד איננו והקטן היום את אבינו בארץ כנען׃
Tiam diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi konvinkiĝos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu ĉe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru;
ויאמר אלינו האיש אדני הארץ בזאת אדע כי כנים אתם אחיכם האחד הניחו אתי ואת רעבון בתיכם קחו ולכו׃
kaj venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos al vi, kaj vi povos negoci en la lando.
והביאו את אחיכם הקטן אלי ואדעה כי לא מרגלים אתם כי כנים אתם את אחיכם אתן לכם ואת הארץ תסחרו׃
Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montriĝis, ke ĉiu el ili havas sian ligaĵon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligaĵojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timiĝis.
ויהי הם מריקים שקיהם והנה איש צרור כספו בשקו ויראו את צררות כספיהם המה ואביהם וייראו׃
Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min ĉio falis!
ויאמר אלהם יעקב אביהם אתי שכלתם יוסף איננו ושמעון איננו ואת בנימן תקחו עלי היו כלנה׃
Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.
ויאמר ראובן אל אביו לאמר את שני בני תמית אם לא אביאנו אליך תנה אתו על ידי ואני אשיבנו אליך׃
Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; ĉar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfeliĉo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon.
ויאמר לא ירד בני עמכם כי אחיו מת והוא לבדו נשאר וקראהו אסון בדרך אשר תלכו בה והורדתם את שיבתי ביגון שאולה׃