Exodus 20

Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:
וידבר אלהים את כל הדברים האלה לאמר׃
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
אנכי יהוה אלהיך אשר הוצאתיך מארץ מצרים מבית עבדים׃
Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
לא יהיה לך אלהים אחרים על פני׃
Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero;
לא תעשה לך פסל וכל תמונה אשר בשמים ממעל ואשר בארץ מתחת ואשר במים מתחת לארץ׃
ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,
לא תשתחוה להם ולא תעבדם כי אנכי יהוה אלהיך אל קנא פקד עון אבת על בנים על שלשים ועל רבעים לשנאי׃
kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
ועשה חסד לאלפים לאהבי ולשמרי מצותי׃
Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
לא תשא את שם יהוה אלהיך לשוא כי לא ינקה יהוה את אשר ישא את שמו לשוא׃
Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
זכור את יום השבת לקדשו׃
Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn;
ששת ימים תעבד ועשית כל מלאכתך׃
sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;
ויום השביעי שבת ליהוה אלהיך לא תעשה כל מלאכה אתה ובנך ובתך עבדך ואמתך ובהמתך וגרך אשר בשעריך׃
ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
כי ששת ימים עשה יהוה את השמים ואת הארץ את הים ואת כל אשר בם וינח ביום השביעי על כן ברך יהוה את יום השבת ויקדשהו׃
Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
כבד את אביך ואת אמך למען יארכון ימיך על האדמה אשר יהוה אלהיך נתן לך׃
Ne mortigu.
לא תרצח׃
Ne adultu.
לא תנאף׃
Ne ŝtelu.
לא תגנב׃
Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
לא תענה ברעך עד שקר׃
Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
לא תחמד בית רעך לא תחמד אשת רעך ועבדו ואמתו ושורו וחמרו וכל אשר לרעך׃
Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumiĝadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retiriĝis kun teruro kaj stariĝis malproksime.
וכל העם ראים את הקולת ואת הלפידם ואת קול השפר ואת ההר עשן וירא העם וינעו ויעמדו מרחק׃
Kaj ili diris al Moseo: Parolu vi kun ni, kaj ni aŭskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.
ויאמרו אל משה דבר אתה עמנו ונשמעה ואל ידבר עמנו אלהים פן נמות׃
Kaj Moseo diris al la popolo: Ne timu; ĉar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaŭ Li estu antaŭ via vizaĝo, por ke vi ne peku.
ויאמר משה אל העם אל תיראו כי לבעבור נסות אתכם בא האלהים ובעבור תהיה יראתו על פניכם לבלתי תחטאו׃
Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimiĝis al la mallumo, kie estis Dio.
ויעמד העם מרחק ומשה נגש אל הערפל אשר שם האלהים׃
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la ĉielo.
ויאמר יהוה אל משה כה תאמר אל בני ישראל אתם ראיתם כי מן השמים דברתי עמכם׃
Ne faru antaŭ Mi diojn arĝentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.
לא תעשון אתי אלהי כסף ואלהי זהב לא תעשו לכם׃
Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur ĝi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn ŝafojn kaj viajn bovojn; sur ĉiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.
מזבח אדמה תעשה לי וזבחת עליו את עלתיך ואת שלמיך את צאנך ואת בקרך בכל המקום אשר אזכיר את שמי אבוא אליך וברכתיך׃
Kaj se vi faros al Mi altaron el ŝtonoj, ne konstruu ĝin el ŝtonoj hakitaj; ĉar se vi levos sur ĝin vian hakilon, vi ĝin malsanktigos.
ואם מזבח אבנים תעשה לי לא תבנה אתהן גזית כי חרבך הנפת עליה ותחללה׃
Kaj ne supreniru per ŝtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovriĝu via nudeco antaŭ ĝi.
ולא תעלה במעלת על מזבחי אשר לא תגלה ערותך עליו׃