Exodus 21

Kaj jen estas la juĝoj, kiujn vi proponos al ili:
ואלה המשפטים אשר תשים לפניהם׃
Se vi aĉetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage.
כי תקנה עבד עברי שש שנים יעבד ובשבעת יצא לחפשי חנם׃
Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li.
אם בגפו יבא בגפו יצא אם בעל אשה הוא ויצאה אשתו עמו׃
Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj ŝi naskis al li filojn aŭ filinojn, tiam la edzino kaj ŝiaj infanoj restu ĉe sia sinjoro, kaj li eliru sola.
אם אדניו יתן לו אשה וילדה לו בנים או בנות האשה וילדיה תהיה לאדניה והוא יצא בגפו׃
Sed se la sklavo diros: Mi amas mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberiĝi;
ואם אמר יאמר העבד אהבתי את אדני את אשתי ואת בני לא אצא חפשי׃
tiam lia sinjoro alkonduku lin antaŭ la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aŭ apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por ĉiam.
והגישו אדניו אל האלהים והגישו אל הדלת או אל המזוזה ורצע אדניו את אזנו במרצע ועבדו לעלם׃
Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, ŝi ne eliru kiel eliras la sklavoj.
וכי ימכר איש את בתו לאמה לא תצא כצאת העבדים׃
Se ŝi ne plaĉas al sia sinjoro, al kiu ŝi estis fordonita, tiam li donu al ŝi la eblon elaĉetiĝi; al fremda popolo ŝin vendi li ne havas la rajton, ĉar li kondutis ne honeste kontraŭ ŝi.
אם רעה בעיני אדניה אשר לא יעדה והפדה לעם נכרי לא ימשל למכרה בבגדו בה׃
Se iu transdonos ŝin al sia filo, li agu kun ŝi laŭ la rajto de filinoj.
ואם לבנו ייעדנה כמשפט הבנות יעשה לה׃
Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutraĵo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al ŝi.
אם אחרת יקח לו שארה כסותה וענתה לא יגרע׃
Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros por ŝi, tiam ŝi eliru senpage, sen elaĉeto.
ואם שלש אלה לא יעשה לה ויצאה חנם אין כסף׃
Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita.
מכה איש ומת מות יומת׃
Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio puŝis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri.
ואשר לא צדה והאלהים אנה לידו ושמתי לך מקום אשר ינוס שמה׃
Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam eĉ de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.
וכי יזד איש על רעהו להרגו בערמה מעם מזבחי תקחנו למות׃
Kiu batas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
ומכה אביו ואמו מות יומת׃
Kaj se iu ŝtelas homon por vendi lin, aŭ oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita.
וגנב איש ומכרו ונמצא בידו מות יומת׃
Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
ומקלל אביו ואמו מות יומת׃
Se homoj kverelos, kaj unu batos la alian per ŝtono aŭ per pugno kaj tiu ne mortos, sed devos kuŝi en lito:
וכי יריבן אנשים והכה איש את רעהו באבן או באגרף ולא ימות ונפל למשכב׃
se li leviĝos kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu senkulpa; li nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu pri lia kuracado.
אם יקום והתהלך בחוץ על משענתו ונקה המכה רק שבתו יתן ורפא ירפא׃
Se iu batos sian sklavon aŭ sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni;
וכי יכה איש את עבדו או את אמתו בשבט ומת תחת ידו נקם ינקם׃
sed se tiu restos viva dum unu aŭ du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; ĉar tio estas lia mono.
אך אם יום או יומים יעמד לא יקם כי כספו הוא׃
Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj ŝi abortos, sed ne fariĝos malfeliĉo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu ĝin laŭ decido de juĝantoj.
וכי ינצו אנשים ונגפו אשה הרה ויצאו ילדיה ולא יהיה אסון ענוש יענש כאשר ישית עליו בעל האשה ונתן בפללים׃
Sed se fariĝos malfeliĉo, tiam donu animon pro animo,
ואם אסון יהיה ונתתה נפש תחת נפש׃
okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo,
עין תחת עין שן תחת שן יד תחת יד רגל תחת רגל׃
bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo.
כויה תחת כויה פצע תחת פצע חבורה תחת חבורה׃
Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aŭ de sia sklavino kaj difektos ĝin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo.
וכי יכה איש את עין עבדו או את עין אמתו ושחתה לחפשי ישלחנו תחת עינו׃
Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aŭ denton de sia sklavino, li forliberigu tiun kompense pro la dento.
ואם שן עבדו או שן אמתו יפיל לחפשי ישלחנו תחת שנו׃
Se bovo kornobatos viron aŭ virinon kaj tiu mortos, tiam oni ŝtonmortigu la bovon kaj ĝia viando ne estu manĝata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.
וכי יגח שור את איש או את אשה ומת סקול יסקל השור ולא יאכל את בשרו ובעל השור נקי׃
Sed se la bovo estis kornobatema antaŭe kaj oni tion sciigis al ĝia mastro kaj li ĝin ne gardis kaj ĝi mortigis viron aŭ virinon, tiam la bovon oni ŝtonmortigu kaj ĝian mastron oni mortigu.
ואם שור נגח הוא מתמל שלשם והועד בבעליו ולא ישמרנו והמית איש או אשה השור יסקל וגם בעליו יומת׃
Se oni metos sur lin elaĉeton, tiam li donu pro sia animo tian elaĉetan sumon, kia estos metita sur lin.
אם כפר יושת עליו ונתן פדין נפשו ככל אשר יושת עליו׃
Se filo aŭ filino estos kornobatita, oni agu kun li en la sama maniero.
או בן יגח או בת יגח כמשפט הזה יעשה לו׃
Se iun sklavon aŭ sklavinon kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj al ties mastro kaj la bovo devas esti ŝtonmortigita.
אם עבד יגח השור או אמה כסף שלשים שקלים יתן לאדניו והשור יסקל׃
Se iu malfermos kavon, aŭ elfosos kavon, kaj ne kovros ĝin, kaj falos tien bovo aŭ azeno,
וכי יפתח איש בור או כי יכרה איש בר ולא יכסנו ונפל שמה שור או חמור׃
tiam la mastro de la kavo devas kompensi per mono al ĝia mastro, kaj la kadavro apartenu al li.
בעל הבור ישלם כסף ישיב לבעליו והמת יהיה לו׃
Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke ĝi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro ĝi, kaj ankaŭ la kadavron ili dividu.
וכי יגף שור איש את שור רעהו ומת ומכרו את השור החי וחצו את כספו וגם את המת יחצון׃
Sed se oni sciis, ke la bovo estis kornobatema antaŭe, kaj ĝia mastro ĝin ne gardis, tiam ili pagu bovon pro la bovo, kaj la kadavro apartenu al li.
או נודע כי שור נגח הוא מתמול שלשם ולא ישמרנו בעליו שלם ישלם שור תחת השור והמת יהיה לו׃