Psalms 20

(大卫的诗,交与伶长。)愿耶和华在你遭难的日子应允你;愿名为雅各 神的高举你。
La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.
愿他从圣所救助你,从锡安坚固你,
Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.
记念你的一切供献,悦纳你的燔祭,(细拉)
Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. Sela.
将你心所愿的赐给你,成就你的一切筹算。
Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
我们要因你的救恩夸胜,要奉我们 神的名竖立旌旗。愿耶和华成就你一切所求的!
Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
现在我知道耶和华救护他的受膏者,必从他的圣天上应允他,用右手的能力救护他。
Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.
有人靠车,有人靠马,但我们要提到耶和华─我们 神的名。
Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
他们都屈身仆倒,我们却起来,立得正直。
Ili ŝanceliĝas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.
求耶和华施行拯救;我们呼求的时候,愿王应允我们!
Ho Eternulo, savu; La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.