Psalms 21

(大卫的诗,交与伶长。)耶和华啊,王必因你的能力欢喜;因你的救恩,他的快乐何其大!
Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!
他心里所愿的,你已经赐给他;他嘴唇所求的,你未尝不应允。(细拉)
Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis. Sela.
你以美福迎接他,把精金的冠冕戴在他头上。
Vi antaŭvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.
他向你求寿,你便赐给他,就是日子长久,直到永远。
Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.
他因你的救恩大有荣耀;你又将尊荣威严加在他身上。
Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
你使他有洪福,直到永远,又使他在你面前欢喜快乐。
Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.
王倚靠耶和华,因至高者的慈爱必不摇动。
Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.
你的手要搜出你的一切仇敌;你的右手要搜出那些恨你的人。
Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.
你发怒的时候,要使他们如在炎热的火炉中。耶和华要在他的震怒中吞灭他们;那火要把他们烧尽了。
Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formanĝos.
你必从世上灭绝他们的子孙(原文是果子),从人间灭绝他们的后裔。
Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.
因为他们有意加害于你;他们想出计谋,却不能做成。
Ĉar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.
你必使他们转背逃跑,向他们的脸搭箭在弦。
Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.
耶和华啊,愿你因自己的能力显为至高!这样,我们就唱诗,歌颂你的大能。
Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.