Numbers 34

耶和华晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你吩咐以色列人说:你们到了迦南地,就是归你们为业的迦南四境之地,
Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj.
南角要从寻的旷野,贴著以东的边界;南界要从盐海东头起,
La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;
绕到亚克拉滨坡的南边,接连到寻,直通到加低斯‧巴尼亚的南边,又通到哈萨‧亚达,接连到押们,
kaj la suda limo turniĝos ĉe vi al la altaĵo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros suden ĝis Kadeŝ-Barnea kaj atingos ĝis Ĥacar-Adar kaj pasos tra Acmon;
从押们转到埃及小河,直通到海为止。
kaj de Acmon la limo turniĝos al la Egipta torento, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la maro.
西边要以大海为界;这就是你们的西界。
Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.
北界要从大海起,画到何珥山,
Kaj tia estu por vi la limo norda: de la Granda Maro vi tiros ĝin al vi ĝis la monto Hor;
从何珥山划到哈马口,通到西达达,
de la monto Hor tiru ĝin ĝis Ĥamat, kaj la elstaraĵoj de la limo iros al Cedad;
又通到西斐崙,直到哈萨‧以难。这要作你们的北界。
kaj la limo iros ĝis Zifron, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros ĝis Ĥacar-Enan; tio estu por vi la limo norda.
你们要从哈萨‧以难划到示番为东界。
Kaj la limon orientan vi tiros al vi de Ĥacar-Enan ĝis Ŝefam;
这界要从示番下到亚延东边的利比拉,又要达到基尼烈湖的东边。
de Ŝefam la limo iros ĝis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro Kineret oriente;
这界要下到约旦河,通到盐海为止。这四围的边界以内,要作你们的地。」
kaj pluen la limo iros ĝis Jordan, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la Sala Maro. Tia estos via lando laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe.
摩西吩咐以色列人说:「这地就是耶和华吩咐拈阄给九个半支派承受为业的;
Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante: Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naŭ triboj kaj al duontribo;
因为流便支派和迦得支派按著宗族受了产业,玛拿西半个支派也受了产业。
ĉar la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton;
这两个半支派已经在耶利哥对面、约旦河东、向日出之地受了产业。」
la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jeriĥa Jordan, oriente, sur la flanko de sunleviĝo.
耶和华晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「要给你们分地为业之人的名字是祭司以利亚撒和嫩的儿子约书亚。
Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon: Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun.
又要从每支派中选一个首领帮助他们。
Kaj po unu estro el ĉiu tribo prenu por la dividado de la lando.
这些人的名字:犹大支派有耶孚尼的儿子迦勒。
Kaj jen estas la nomoj de la viroj: por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune;
西缅支派有亚米忽的儿子示母利。
kaj por la tribo de la Simeonidoj, Ŝemuel, filo de Amihud;
便雅悯支派有基斯伦的儿子以利达。
por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon;
但支派有一个首领,约利的儿子布基。
kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli;
约瑟的子孙玛拿西支派有一个首领,以弗的儿子汉聂。
por la filoj de Jozef: por la tribo de la Manaseidoj, la estro Ĥaniel, filo de Efod,
以法莲支派有一个首领,拾弗但的儿子基母利。
kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de Ŝiftan;
西布伦支派有一个首领,帕纳的儿子以利撒番。
kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnaĥ;
以萨迦支派有一个首领,阿散的儿子帕铁。
kaj por la tribo de la Isaĥaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan;
亚设支派有一个首领,示罗米的儿子亚希忽。
kaj por la tribo de la Aŝeridoj, la estro Aĥihud, filo de Ŝelomi;
拿弗他利支派有一个首领,亚米忽的儿子比大黑。」
kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud.
这些人就是耶和华所吩咐、在迦南地把产业分给以色列人的。
Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedaĵojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.