kaj la suda limo turniĝos ĉe vi al la altaĵo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros suden ĝis Kadeŝ-Barnea kaj atingos ĝis Ĥacar-Adar kaj pasos tra Acmon;
Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante: Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naŭ triboj kaj al duontribo;
ĉar la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton;