Isaiah 38

בימים ההם חלה חזקיהו למות ויבוא אליו ישעיהו בן אמוץ הנביא ויאמר אליו כה אמר יהוה צו לביתך כי מת אתה ולא תחיה׃
En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos kaj ne vivos.
ויסב חזקיהו פניו אל הקיר ויתפלל אל יהוה׃
Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo,
ויאמר אנה יהוה זכר נא את אשר התהלכתי לפניך באמת ובלב שלם והטוב בעיניך עשיתי ויבך חזקיהו בכי גדול׃
kaj diris: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris.
ויהי דבר יהוה אל ישעיהו לאמר׃
Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene:
הלוך ואמרת אל חזקיהו כה אמר יהוה אלהי דוד אביך שמעתי את תפלתך ראיתי את דמעתך הנני יוסף על ימיך חמש עשרה שנה׃
Iru, kaj diru al Ĥizkija: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn.
ומכף מלך אשור אצילך ואת העיר הזאת וגנותי על העיר הזאת׃
Kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Asirio Mi savos vin kaj ĉi tiun urbon, kaj Mi defendos ĉi tiun urbon.
וזה לך האות מאת יהוה אשר יעשה יהוה את הדבר הזה אשר דבר׃
Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:
הנני משיב את צל המעלות אשר ירדה במעלות אחז בשמש אחרנית עשר מעלות ותשב השמש עשר מעלות במעלות אשר ירדה׃
jen la hormontran ombron, kiu malsupriĝis sur la suna hormontrilo de Aĥaz, Mi retiros malantaŭen je dek gradoj. Kaj la suno retiriĝis je dek gradoj laŭ la gradaro, laŭ kiu ĝi malsupriĝis.
מכתב לחזקיהו מלך יהודה בחלתו ויחי מחליו׃
Jen estas la skribo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kiam li malsaniĝis kaj eliris viva el sia malsano:
אני אמרתי בדמי ימי אלכה בשערי שאול פקדתי יתר שנותי׃
Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;
אמרתי לא אראה יה יה בארץ החיים לא אביט אדם עוד עם יושבי חדל׃
Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la loĝantoj de la vantejo;
דורי נסע ונגלה מני כאהל רעי קפדתי כארג חיי מדלה יבצעני מיום עד לילה תשלימני׃
Ke mia estado demoviĝas, kaj forportiĝas de mi kiel tendo de paŝtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detranĉos min de la teksbazo; Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
שויתי עד בקר כארי כן ישבר כל עצמותי מיום עד לילה תשלימני׃
Mi atendis ĝis mateno, ke simile al leono Li frakasos ĉiujn miajn ostojn, Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
כסוס עגור כן אצפצף אהגה כיונה דלו עיני למרום אדני עשקה לי ערבני׃
Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi ĝemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!
מה אדבר ואמר לי והוא עשה אדדה כל שנותי על מר נפשי׃
Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos ĉiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.
אדני עליהם יחיו ולכל בהן חיי רוחי ותחלימני והחיני׃
Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en ĉio ĉi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.
הנה לשלום מר לי מר ואתה חשקת נפשי משחת בלי כי השלכת אחרי גוך כל חטאי׃
Jen en bonon aliformiĝis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, Ĉar Vi ĵetis malantaŭ Vin ĉiujn miajn pekojn.
כי לא שאול תודך מות יהללך לא ישברו יורדי בור אל אמתך׃
Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, ne la morto Vin laŭdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.
חי חי הוא יודך כמוני היום אב לבנים יודיע אל אמתך׃
La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaŭ; Patro al la filoj konigos Vian verecon.
יהוה להושיעני ונגנותי ננגן כל ימי חיינו על בית יהוה׃
La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.
ויאמר ישעיהו ישאו דבלת תאנים וימרחו על השחין ויחי׃
Kaj Jesaja diris: Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la ŝvelaĵon, kaj li estos sanigita.
ויאמר חזקיהו מה אות כי אעלה בית יהוה׃
Kaj Ĥizkija diris: Kia estas la signo, ke mi iros en la domon de la Eternulo?