II Samuel 7

ויהי כי ישב המלך בביתו ויהוה הניח לו מסביב מכל איביו׃
Kiam la reĝo loĝis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate ĉiujn liajn malamikojn ĉirkaŭe,
ויאמר המלך אל נתן הנביא ראה נא אנכי יושב בבית ארזים וארון האלהים ישב בתוך היריעה׃
la reĝo diris al la profeto Natan: Vidu, mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapiŝoj.
ויאמר נתן אל המלך כל אשר בלבבך לך עשה כי יהוה עמך׃
Kaj Natan diris al la reĝo: Ĉion, kio estas en via koro, iru kaj faru, ĉar la Eternulo estas kun vi.
ויהי בלילה ההוא ויהי דבר יהוה אל נתן לאמר׃
Sed en tiu sama nokto aperis vorto de la Eternulo al Natan, dirante:
לך ואמרת אל עבדי אל דוד כה אמר יהוה האתה תבנה לי בית לשבתי׃
Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diris la Eternulo: Ĉu vi konstruos al Mi domon por Mia loĝado?
כי לא ישבתי בבית למיום העלתי את בני ישראל ממצרים ועד היום הזה ואהיה מתהלך באהל ובמשכן׃
Ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis la Izraelidojn el Egiptujo, ĝis la nuna tempo; sed Mi migradis en tendo kaj en tabernaklo.
בכל אשר התהלכתי בכל בני ישראל הדבר דברתי את אחד שבטי ישראל אשר צויתי לרעות את עמי את ישראל לאמר למה לא בניתם לי בית ארזים׃
Kien ajn Mi iris kun ĉiuj Izraelidoj, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis paŝti Mian popolon Izrael, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?
ועתה כה תאמר לעבדי לדוד כה אמר יהוה צבאות אני לקחתיך מן הנוה מאחר הצאן להיות נגיד על עמי על ישראל׃
Kaj nun diru jenon al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi prenis vin el ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;
ואהיה עמך בכל אשר הלכת ואכרתה את כל איביך מפניך ועשתי לך שם גדול כשם הגדלים אשר בארץ׃
kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;
ושמתי מקום לעמי לישראל ונטעתיו ושכן תחתיו ולא ירגז עוד ולא יסיפו בני עולה לענותו כאשר בראשונה׃
kaj Mi aranĝis lokon por Mia popolo Izrael; kaj Mi plantis ĝin, ke ĝi loĝu trankvile sur sia loko kaj ne tremu plu; kaj malbonuloj ne plu premos ĝin, kiel antaŭe;
ולמן היום אשר צויתי שפטים על עמי ישראל והניחתי לך מכל איביך והגיד לך יהוה כי בית יעשה לך יהוה׃
kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis juĝistojn super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate ĉiujn viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.
כי ימלאו ימיך ושכבת את אבתיך והקימתי את זרעך אחריך אשר יצא ממעיך והכינתי את ממלכתו׃
Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi kuŝiĝos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.
הוא יבנה בית לשמי וכננתי את כסא ממלכתו עד עולם׃
Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne.
אני אהיה לו לאב והוא יהיה לי לבן אשר בהעותו והכחתיו בשבט אנשים ובנגעי בני אדם׃
Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj.
וחסדי לא יסור ממנו כאשר הסרתי מעם שאול אשר הסרתי מלפניך׃
Kaj Mia favorkoreco ne deturniĝos de li, kiel Mi deturnis ĝin de Saul, kiun Mi forigis antaŭ vi.
ונאמן ביתך וממלכתך עד עולם לפניך כסאך יהיה נכון עד עולם׃
Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaŭ vi; via trono estos fortikigita por eterne.
ככל הדברים האלה וככל החזיון הזה כן דבר נתן אל דוד׃
Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj konforme al ĉi tiu tuta vizio Natan parolis al David.
ויבא המלך דוד וישב לפני יהוה ויאמר מי אנכי אדני יהוה ומי ביתי כי הביאתני עד הלם׃
Kaj venis la reĝo David kaj sidiĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min ĝis ĉi tie?
ותקטן עוד זאת בעיניך אדני יהוה ותדבר גם אל בית עבדך למרחוק וזאת תורת האדם אדני יהוה׃
Sed eĉ tio estis nesufiĉa antaŭ Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de Via sklavo eĉ por la malproksima estonteco, laŭ la maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo.
ומה יוסיף דוד עוד לדבר אליך ואתה ידעת את עבדך אדני יהוה׃
Kion pli David povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo.
בעבור דברך וכלבך עשית את כל הגדולה הזאת להודיע את עבדך׃
Pro Via vorto kaj laŭ Via koro Vi faris tiun tutan grandaĵon, por montri al Via sklavo.
על כן גדלת אדני יהוה כי אין כמוך ואין אלהים זולתך בכל אשר שמענו באזנינו׃
Pro tio Vi estas granda, ho Dio Eternulo; ĉar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laŭ ĉio, kion ni aŭdis per niaj oreloj.
ומי כעמך כישראל גוי אחד בארץ אשר הלכו אלהים לפדות לו לעם ולשום לו שם ולעשות לכם הגדולה ונראות לארצך מפני עמך אשר פדית לך ממצרים גוים ואלהיו׃
Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elaĉeti ĝin al Si kiel popolon, kaj fari al Si nomon, kaj fari grandaĵojn por Vi kaj timindaĵojn por Via tero, antaŭ Via popolo, kiun Vi liberigis al Vi el Egiptujo, de ĝiaj popoloj kaj ĝiaj dioj?
ותכונן לך את עמך ישראל לך לעם עד עולם ואתה יהוה היית להם לאלהים׃
Kaj Vi starigis al Vi Vian popolon Izrael, por ke ĝi estu por Vi popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por ĝi.
ועתה יהוה אלהים הדבר אשר דברת על עבדך ועל ביתו הקם עד עולם ועשה כאשר דברת׃
Kaj nun, ho Dio Eternulo, la vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj pri lia domo, fortikigu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.
ויגדל שמך עד עולם לאמר יהוה צבאות אלהים על ישראל ובית עבדך דוד יהיה נכון לפניך׃
Kaj granda estu Via nomo por eterne, por ke oni diru: La Eternulo Cebaot estas Dio super Izrael. Kaj la domo de Via sklavo David estu fortikigita antaŭ Vi.
כי אתה יהוה צבאות אלהי ישראל גליתה את אזן עבדך לאמר בית אבנה לך על כן מצא עבדך את לבו להתפלל אליך את התפלה הזאת׃
Ĉar Vi, ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo, dirante: Domon mi konstruos al vi; tial Via sklavo trovis kuraĝon en sia koro preĝi al Vi ĉi tiun preĝon.
ועתה אדני יהוה אתה הוא האלהים ודבריך יהיו אמת ותדבר אל עבדך את הטובה הזאת׃
Kaj nun, mia Sinjoro, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj; kaj Vi diris pri Via sklavo ĉi tiun bonaĵon.
ועתה הואל וברך את בית עבדך להיות לעולם לפניך כי אתה אדני יהוה דברת ומברכתך יברך בית עבדך לעולם׃
Nun komencu beni la domon de Via sklavo, ke ĝi restu eterne antaŭ Vi; ĉar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.