II Samuel 1

ויהי אחרי מות שאול ודוד שב מהכות את העמלק וישב דוד בצקלג ימים שנים׃
Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj,
ויהי ביום השלישי והנה איש בא מן המחנה מעם שאול ובגדיו קרעים ואדמה על ראשו ויהי בבאו אל דוד ויפל ארצה וישתחו׃
okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li ĵetis sin sur la teron kaj adorkliniĝis.
ויאמר לו דוד אי מזה תבוא ויאמר אליו ממחנה ישראל נמלטתי׃
Kaj David diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li: El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min.
ויאמר אליו דוד מה היה הדבר הגד נא לי ויאמר אשר נס העם מן המלחמה וגם הרבה נפל מן העם וימתו וגם שאול ויהונתן בנו מתו׃
Kaj David diris al li: Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaŭ Saul kaj lia filo Jonatan mortis.
ויאמר דוד אל הנער המגיד לו איך ידעת כי מת שאול ויהונתן בנו׃
Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan?
ויאמר הנער המגיד לו נקרא נקריתי בהר הגלבע והנה שאול נשען על חניתו והנה הרכב ובעלי הפרשים הדבקהו׃
Kaj la junulo raportanta al li diris: Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la ĉaroj kaj rajdantoj atingas lin.
ויפן אחריו ויראני ויקרא אלי ואמר הנני׃
Kaj li ekrigardis malantaŭen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris: Jen mi estas.
ויאמר לי מי אתה ויאמר אליו עמלקי אנכי׃
Kaj li diris al mi: Kiu vi estas? Kaj mi diris al li: Mi estas Amalekido.
ויאמר אלי עמד נא עלי ומתתני כי אחזני השבץ כי כל עוד נפשי בי׃
Kaj li diris al mi: Stariĝu, mi petas, super mi, kaj mortigu min, ĉar kaptis min agonio; ĉar mia animo ĝis nun ankoraŭ estas en mi.
ואעמד עליו ואמתתהו כי ידעתי כי לא יחיה אחרי נפלו ואקח הנזר אשר על ראשו ואצעדה אשר על זרעו ואביאם אל אדני הנה׃
Tiam mi stariĝis super li kaj mortigis lin, ĉar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro ĉi tien.
ויחזק דוד בבגדו ויקרעם וגם כל האנשים אשר אתו׃
Tiam David kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin, ankaŭ ĉiuj homoj, kiuj estis kun li.
ויספדו ויבכו ויצמו עד הערב על שאול ועל יהונתן בנו ועל עם יהוה ועל בית ישראל כי נפלו בחרב׃
Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis ĝis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo.
ויאמר דוד אל הנער המגיד לו אי מזה אתה ויאמר בן איש גר עמלקי אנכי׃
Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: De kie vi estas? Kaj tiu respondis: Mi estas filo de fremdulo Amalekido.
ויאמר אליו דוד איך לא יראת לשלח ידך לשחת את משיח יהוה׃
Tiam David diris al li: Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo?
ויקרא דוד לאחד מהנערים ויאמר גש פגע בו ויכהו וימת׃
Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris: Alproksimiĝu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis.
ויאמר אליו דוד דמיך על ראשך כי פיך ענה בך לאמר אנכי מתתי את משיח יהוה׃
Kaj David diris al li: Via sango estu sur via kapo; ĉar via buŝo atestas kontraŭ vi per tio, ke vi diris: Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.
ויקנן דוד את הקינה הזאת על שאול ועל יהונתן בנו׃
Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan
ויאמר ללמד בני יהודה קשת הנה כתובה על ספר הישר׃
(kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):
הצבי ישראל על במותיך חלל איך נפלו גבורים׃
La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj! Kiel falis la herooj!
אל תגידו בגת אל תבשרו בחוצת אשקלון פן תשמחנה בנות פלשתים פן תעלזנה בנות הערלים׃
Ne sciigu en Gat, Ne anoncu sur la stratoj de Aŝkelon; Por ke ne ĝoju la filinoj de la Filiŝtoj, Por ke ne ĝojkriu la filinoj de la necirkumciditoj.
הרי בגלבע אל טל ואל מטר עליכם ושדי תרומת כי שם נגעל מגן גבורים מגן שאול בלי משיח בשמן׃
Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; Ĉar tie estas malhonorita la ŝildo de herooj, La ŝildo de Saul, kvazaŭ li ne estus oleita per sankta oleo.
מדם חללים מחלב גבורים קשת יהונתן לא נשוג אחור וחרב שאול לא תשוב ריקם׃
Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, La pafarko de Jonatan neniam venis returne, Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.
שאול ויהונתן הנאהבים והנעימם בחייהם ובמותם לא נפרדו מנשרים קלו מאריות גברו׃
Saul kaj Jonatan, amindaj kaj ĉarmaj ĉe sia vivo, Eĉ ĉe sia morto ne disiĝis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.
בנות ישראל אל שאול בכינה המלבשכם שני עם עדנים המעלה עדי זהב על לבושכן׃
Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamaĵoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.
איך נפלו גברים בתוך המלחמה יהונתן על במותיך חלל׃
Kiel falis herooj meze de la batalo! Mortigita estas Jonatan sur viaj altaĵoj.
צר לי עליך אחי יהונתן נעמת לי מאד נפלאתה אהבתך לי מאהבת נשים׃
Mi malĝojas pro vi, mia frato Jonatan; Vi estis al mi tre kara; Via amo estis al mi pli kara, Ol la amo de virinoj.
איך נפלו גבורים ויאבדו כלי מלחמה׃
Kiel falis herooj, Kaj pereis batalaj armiloj!