I Timothy 3

אמת הדבר איש כי יבקש לו פקידות הוא מתאוה מעשה טוב׃
Fidinda estas la diro: Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron.
ופקיד העדה צריך להיות איש אשר אין בו דפי בעל אשה אחת משל ברוחו צנוע ונחמד לבריות מכניס ארחים ומבין ללמד ולא אהב יין ולא נוח להכות ולא בצע בצע רע׃
Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,
כי אם דן לכף זכות ולא בעל קטטה ולא אהב כסף׃
ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto;
ויהי מנהיג את ביתו בטוב ומדריך את בניו למשמעתו בכל הישר׃
reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco
כי אם לא ידע איש להנהיג את ביתו איככה יוכל לדאג לעדת אלהים׃
(sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);
ואל יהי תלמיד הדש למען לא ירהב לבו ויפל בדין המשטין׃
ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo.
והוא גם צריך לשם טוב בפי אלה אשר בחוץ פן יפל בחרפה ובמוקש המשטין׃
Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo.
וכן גם השמשים יהיו ישרים ולא מחליקי לשון ולא אהבים סבא יין ולא נטים אחרי בצע רע׃
Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon;
כי אם ישמרו את סוד האמונה ברוח טהורה׃
tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco.
וגם אלה יבחנו בראשונה ואחר כן ישמשו אם אין בהם דפי׃
Kaj tiuj ankaŭ estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriproĉeblaj.
וככה הנשים תהיינה ישרות ולא מלשינות משלות ברוחן ונאמנות בכל׃
Virinoj ankaŭ devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri ĉio.
השמשים יהיו כל אחד בעל אשה אחת ומנהלים בטוב את בניהם ואת בתיהם׃
La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn.
כי המשמשים היטב יקנו לעצמם מעלה טובה ובטחון רב באמונת המשיח ישוע׃
Ĉar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.
זאת אני כתב אליך ואקוה לבא אליך במהרה׃
Ĉi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaŭ,
ואם אחר הנה תדע איך להתנהג בבית האלהים שהיא עדת אלהים חיים עמוד האמת ומכונה׃
sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero.
ובודי גדול סוד החסידות אלהים נגלה בבשר נצדק ברוח נראה למלאכים הגד בגוים נתקבל באמונה בעולם נעלה בכבוד׃
Kaj laŭ konsento, granda estas la mistero de pieco: Tiu, kiu elmontriĝis en la karno, praviĝis en la spirito, estis vidita de anĝeloj, pripredikita ĉe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.