I Samuel 3

והנער שמואל משרת את יהוה לפני עלי ודבר יהוה היה יקר בימים ההם אין חזון נפרץ׃
La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaŭ Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj.
ויהי ביום ההוא ועלי שכב במקמו ועינו החלו כהות לא יוכל לראות׃
En tiu tempo unu fojon Eli kuŝis sur sia loko (lia vidado komencis malakriĝi, ke li ne povis vidi);
ונר אלהים טרם יכבה ושמואל שכב בהיכל יהוה אשר שם ארון אלהים׃
kaj la lucerno de Dio ankoraŭ ne estingiĝis, kaj Samuel kuŝis en la templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio;
ויקרא יהוה אל שמואל ויאמר הנני׃
tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas.
וירץ אל עלי ויאמר הנני כי קראת לי ויאמר לא קראתי שוב שכב וילך וישכב׃
Kaj li kuris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis; iru returne kaj kuŝiĝu. Kaj li iris kaj kuŝiĝis.
ויסף יהוה קרא עוד שמואל ויקם שמואל וילך אל עלי ויאמר הנני כי קראת לי ויאמר לא קראתי בני שוב שכב׃
Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kuŝiĝu.
ושמואל טרם ידע את יהוה וטרם יגלה אליו דבר יהוה׃
Samuel ankoraŭ ne konis la Eternulon, kaj ankoraŭ ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo.
ויסף יהוה קרא שמואל בשלשית ויקם וילך אל עלי ויאמר הנני כי קראת לי ויבן עלי כי יהוה קרא לנער׃
Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.
ויאמר עלי לשמואל לך שכב והיה אם יקרא אליך ואמרת דבר יהוה כי שמע עבדך וילך שמואל וישכב במקומו׃
Kaj Eli diris al Samuel: Iru, kuŝiĝu; kaj se vi estos vokata, tiam diru: Parolu, ho Eternulo, ĉar Via sklavo aŭskultas. Kaj Samuel iris kaj kuŝiĝis sur sia loko.
ויבא יהוה ויתיצב ויקרא כפעם בפעם שמואל שמואל ויאמר שמואל דבר כי שמע עבדך׃
Kaj venis la Eternulo kaj stariĝis, kaj vokis kiel la antaŭajn fojojn: Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris: Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas.
ויאמר יהוה אל שמואל הנה אנכי עשה דבר בישראל אשר כל שמעו תצלינה שתי אזניו׃
Tiam la Eternulo diris al Samuel: Jen Mi faros en Izrael tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj.
ביום ההוא אקים אל עלי את כל אשר דברתי אל ביתו החל וכלה׃
En tiu tago Mi plenumos super Eli ĉion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj finos.
והגדתי לו כי שפט אני את ביתו עד עולם בעון אשר ידע כי מקללים להם בניו ולא כהה בם׃
Mi sciigis al li, ke Mi juĝos lian domon por ĉiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin.
ולכן נשבעתי לבית עלי אם יתכפר עון בית עלי בזבח ובמנחה עד עולם׃
Kaj tial Mi ĵuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberiĝos la krimo de la domo de Eli per buĉofero nek per farunofero.
וישכב שמואל עד הבקר ויפתח את דלתות בית יהוה ושמואל ירא מהגיד את המראה אל עלי׃
Kaj Samuel kuŝis ĝis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.
ויקרא עלי את שמואל ויאמר שמואל בני ויאמר הנני׃
Kaj Eli vokis Samuelon, kaj diris: Samuel, mia filo! Kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas.
ויאמר מה הדבר אשר דבר אליך אל נא תכחד ממני כה יעשה לך אלהים וכה יוסיף אם תכחד ממני דבר מכל הדבר אשר דבר אליך׃
Kaj tiu diris: Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kaŝu antaŭ mi; tion kaj ankoraŭ pli faru al vi Dio, se vi kaŝos antaŭ mi ion el ĉio, kion Li diris al vi.
ויגד לו שמואל את כל הדברים ולא כחד ממנו ויאמר יהוה הוא הטוב בעינו יעשה׃
Kaj Samuel rakontis al li ĉion, kaj nenion kaŝis antaŭ li. Kaj li diris: Li estas la Eternulo; Li faru tion, kio plaĉas al Li.
ויגדל שמואל ויהוה היה עמו ולא הפיל מכל דבריו ארצה׃
Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron.
וידע כל ישראל מדן ועד באר שבע כי נאמן שמואל לנביא ליהוה׃
Kaj eksciis la tuta Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, ke Samuel fariĝis fidinda profeto de la Eternulo.
ויסף יהוה להראה בשלה כי נגלה יהוה אל שמואל בשלו בדבר יהוה׃
Kaj la Eternulo plue aperadis en Ŝilo, post kiam la Eternulo revelaciis Sin al Samuel en Ŝilo per la parolo de la Eternulo.