Habakkuk 1

Profetaĵo, kiun laŭvizie eldiris la profeto Ĥabakuk.
LA carga que vió Habacuc profeta.
Ĝis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne aŭskultos, mi krios al Vi pri perfortaĵo, kaj Vi ne helpos?
¿Hasta cuándo, oh JEHOVÁ, clamaré, y no oirás; y daré voces á ti á causa de la violencia, y no salvarás?
Kial Vi devigas min vidi maljustaĵon, rigardi mizeraĵon? Rabado kaj perfortado estas antaŭ mi, leviĝas disputoj kaj malpaco.
¿Por qué me haces ver iniquidad, y haces que mire molestia, y saco y violencia delante de mí, habiendo además quien levante pleito y contienda?
Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; ĉar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de juĝo estas malĝustaj.
Por lo cual la ley es debilitada, y el juicio no sale verdadero: por cuanto el impío asedia al justo, por eso sale torcido el juicio.
Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; ĉar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.
Mirad en las gentes, y ved, y maravillaos pasmosamente; porque obra será hecha en vuestros días, que aun cuando se os contare, no la creeréis.
Ĉar jen Mi levos la Ĥaldeojn, nacion kruelan kaj lertan, kiu trairos la tutan larĝon de la tero, por ekposedi loĝejojn, kiuj ne apartenas al ĝi.
Porque he aquí, yo levanto los Caldeos, gente amarga y presurosa, que camina por la anchura de la tierra para poseer las habitaciones ajenas.
Terura kaj timinda ĝi estas; ĝia juĝado kaj regado dependas de ĝi mem.
Espantosa es y terrible: de ella misma saldrá su derecho y su grandeza.
Pli rapidaj ol leopardoj estas ĝiaj ĉevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas ĝiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al manĝaĵo.
Y serán sus caballos más ligeros que tigres, y más agudos que lobos de tarde; y sus jinetes se multiplicarán: vendrán de lejos sus caballeros, y volarán como águilas que se apresuran á la comida.
Ĉiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon.
Toda ella vendrá á la presa: delante su sus caras viento solano; y juntará cautivos como arena.
Reĝojn ili mokas, regantoj estas ridataĵo por ili; ĉiun fortikaĵon ili mokas; ili ŝutas teron, kaj venkoprenas.
Y escarnecerá de los reyes, y de los príncipes hará burla: reiráse de toda fortaleza, y amontonará polvo, y la tomará.
Tiam ŝanĝiĝas ilia spirito, transiras kaj fariĝas peka, kaj ilia forto fariĝas ilia dio.
Luego mudará espíritu, y pasará adelante, y ofenderá atribuyendo esta su potencia á su dios.
Sed Vi estas ja de ĉiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por juĝo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.
¿No eres tú desde el principio, oh JEHOVÁ, Dios mío, Santo mío? No moriremos. Oh JEHOVÁ, para juicio lo pusiste; y tú, oh Roca, lo fundaste para castigar.
Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustaĵon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li?
Muy limpio eres de ojos para ver el mal, ni puedes ver el agravio: ¿por qué ves los menospreciadores, y callas cuando destruye el impío al más justo que él.
Kial Vi faras la homojn kiel fiŝoj en la maro, kiel rampaĵoj, kiuj ne havas reganton?
Y haces que sean los hombres como los peces de la mar, como reptiles que no tienen señor?
Ĉiujn ili tiras per fiŝhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fiŝreto; kaj tial ili ĝojas kaj triumfas.
Sacará á todos con anzuelo, cogerálos con su red, y juntarálos en su aljerife: por lo cual se holgará y hará alegrías.
Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fiŝreto; ĉar per ĉi tiuj grasiĝis ilia parto kaj boniĝis ilia manĝaĵo.
Por esto hará sacrificios á su red, y ofrecerá sahumerios á su aljerife: porque con ellos engordó su porción, y engrasó su comida.
Ĉu por tio ili devas ĵetadi sian reton kaj senĉese mortigadi naciojn senindulge?
¿Vaciará por eso su red, ó tendrá piedad de matar gentes continuamente?