Psalms 39

Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi.
למנצח לידיתון מזמור לדוד אמרתי אשמרה דרכי מחטוא בלשוני אשמרה לפי מחסום בעד רשע לנגדי׃
Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono; Kaj mia sufero estis mordanta.
נאלמתי דומיה החשיתי מטוב וכאבי נעכר׃
Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango:
חם לבי בקרבי בהגיגי תבער אש דברתי בלשוני׃
Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.
הודיעני יהוה קצי ומדת ימי מה היא אדעה מה חדל אני׃
Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato, Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio; Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.
הנה טפחות נתתה ימי וחלדי כאין נגדך אך כל הבל כל אדם נצב סלה׃
Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos.
אך בצלם יתהלך איש אך הבל יהמיון יצבר ולא ידע מי אספם׃
Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.
ועתה מה קויתי אדני תוחלתי לך היא׃
De ĉiuj miaj pekoj liberigu min, Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo.
מכל פשעי הצילני חרפת נבל אל תשימני׃
Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon, Ĉar Vi tion faris.
נאלמתי לא אפתח פי כי אתה עשית׃
Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.
הסר מעלי נגעך מתגרת ידך אני כליתי׃
Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj. Nur vantaĵo estas ĉiu homo. Sela.
בתוכחות על עון יסרת איש ותמס כעש חמודו אך הבל כל אדם סלה׃
Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; Ĉar migranto mi estas ĉe Vi, Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.
שמעה תפלתי יהוה ושועתי האזינה אל דמעתי אל תחרש כי גר אנכי עמך תושב ככל אבותי׃
Lasu min, ke mi vigliĝu, Antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti.
השע ממני ואבליגה בטרם אלך ואינני׃