Job 25

Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
ויען בלדד השחי ויאמר׃
Regado kaj timigo estas ĉe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
המשל ופחד עמו עשה שלום במרומיו׃
Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn? Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo?
היש מספר לגדודיו ועל מי לא יקום אורהו׃
Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
ומה יצדק אנוש עם אל ומה יזכה ילוד אשה׃
Vidu, eĉ la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj:
הן עד ירח ולא יאהיל וכוכבים לא זכו בעיניו׃
Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!
אף כי אנוש רמה ובן אדם תולעה׃