Job 24

Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?
מדוע משדי לא נצפנו עתים וידעו לא חזו ימיו׃
Oni forŝovas la limojn; Oni rabas la ŝafaron kaj paŝtas ĝin.
גבלות ישיגו עדר גזלו וירעו׃
Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiaĵon la bovon de vidvino.
חמור יתומים ינהגו יחבלו שור אלמנה׃
Oni forpuŝas malriĉulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kaŝi.
יטו אביונים מדרך יחד חבאו עניי ארץ׃
Jen kiel sovaĝaj azenoj ili eliras al sia laboro, por serĉi kaptaĵon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.
הן פראים במדבר יצאו בפעלם משחרי לטרף ערבה לו לחם לנערים׃
Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinberĝardeno de malpiulo ili kolektas berojn.
בשדה בלילו יקצירו וכרם רשע ילקשו׃
Nudaj ili tradormas la nokton, ĉar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.
ערום ילינו מבלי לבוש ואין כסות בקרה׃
De la pluvego de la montoj ili malsekiĝas, Kaj pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon.
מזרם הרים ירטבו ומבלי מחסה חבקו צור׃
Oni forŝiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malriĉulon.
יגזלו משד יתום ועל עני יחבלו׃
Ili iras nudaj, sen vestoj, Kaj malsataj ili portas garbojn;
ערום הלכו בלי לבוש ורעבים נשאו עמר׃
Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.
בין שורתם יצהירו יקבים דרכו ויצמאו׃
El la urbo aŭdiĝas ĝemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.
מעיר מתים ינאקו ונפש חללים תשוע ואלוה לא ישים תפלה׃
Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.
המה היו במרדי אור לא הכירו דרכיו ולא ישבו בנתיבתיו׃
Antaŭ tagiĝo leviĝas la mortigisto, Mortigas malriĉulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel ŝtelisto.
לאור יקום רוצח יקטל עני ואביון ובלילה יהי כגנב׃
La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante: Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizaĝon.
ועין נאף שמרה נשף לאמר לא תשורני עין וסתר פנים ישים׃
En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kaŝas sin ĉe si, ne konante lumon.
חתר בחשך בתים יומם חתמו למו לא ידעו אור׃
Ĉar la mallumo estas mateno por ili ĉiuj, Ĉar ili interkonatiĝis kun la teruroj de la mallumo.
כי יחדו בקר למו צלמות כי יכיר בלהות צלמות׃
Tia homo estas malpeza sur la supraĵo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laŭ la vojo de vinberĝardenoj.
קל הוא על פני מים תקלל חלקתם בארץ לא יפנה דרך כרמים׃
Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon, Tiel Ŝeol englutas la pekulojn.
ציה גם חם יגזלו מימי שלג שאול חטאו׃
Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompiĝu kiel malbona arbo —
ישכחהו רחם מתקו רמה עוד לא יזכר ותשבר כעץ עולה׃
Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.
רעה עקרה לא תלד ואלמנה לא ייטיב׃
Kiu eĉ potenculojn maltrankviligas per sia forto, Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li leviĝis.
ומשך אבירים בכחו יקום ולא יאמין בחיין׃
Dio donas al ili sendanĝerecon kaj apogon, Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.
יתן לו לבטח וישען ועיניהו על דרכיהם׃
Ili leviĝis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel ĉiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakiĝas.
רומו מעט ואיננו והמכו ככל יקפצון וכראש שבלת ימלו׃
Ĉu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?
ואם לא אפו מי יכזיבני וישם לאל מלתי׃