Jeremiah 6

Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; ĉar de nordo aperas malbono kaj granda pereo.
העזו בני בנימן מקרב ירושלם ובתקוע תקעו שופר ועל בית הכרם שאו משאת כי רעה נשקפה מצפון ושבר גדול׃
Al bela kaj delikata virino Mi similigis la filinon de Cion.
הנוה והמענגה דמיתי בת ציון׃
Al ŝi venos paŝtistoj kun siaj brutaroj, ĉirkaŭ ŝi ili starigos tendojn, kaj ĉiu paŝtos sur sia loko.
אליה יבאו רעים ועדריהם תקעו עליה אהלים סביב רעו איש את ידו׃
Aranĝu militon kontraŭ ŝi; leviĝu, ni iru en tagmezo. Ho ve al ni! ĉar baldaŭ vesperiĝos, etendiĝas la ombroj de vespero.
קדשו עליה מלחמה קומו ונעלה בצהרים אוי לנו כי פנה היום כי ינטו צללי ערב׃
Leviĝu, ni iru nokte, kaj ni detruu ŝiajn palacojn.
קומו ונעלה בלילה ונשחיתה ארמנותיה׃
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Haku ŝiajn arbojn kaj aranĝu remparon ĉirkaŭ Jerusalem; ĉi tiun urbon oni devas puni, ĝi estas tute plena de malbonagoj.
כי כה אמר יהוה צבאות כרתו עצה ושפכו על ירושלם סללה היא העיר הפקד כלה עשק בקרבה׃
Kiel fonto elfluigas sian akvon, tiel ĝi elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj rabado estas aŭdataj en ĝi, antaŭ Mi estas ĉiam turmentado kaj batado.
כהקיר בור מימיה כן הקרה רעתה חמס ושד ישמע בה על פני תמיד חלי ומכה׃
Prudentiĝu, ho Jerusalem, por ke ne foriĝu de vi Mia animo, por ke Mi ne faru vin dezerto, lando ne loĝata.
הוסרי ירושלם פן תקע נפשי ממך פן אשימך שממה ארץ לוא נושבה׃
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Oni kolektu la restaĵon de Izrael kiel restaĵon de vinberoj; eltiru kaj retiru vian manon, kiel ŝirkolektanto de vinberoj super la korboj.
כה אמר יהוה צבאות עולל יעוללו כגפן שארית ישראל השב ידך כבוצר על סלסלות׃
Kun kiu Mi parolu, kiun Mi admonu, ke oni Min aŭskultu? ilia orelo ne estas cirkumcidita, kaj ili ne povas aŭdi. Jen la vorton de la Eternulo ili malŝatas; ili ne deziras ĝin.
על מי אדברה ואעידה וישמעו הנה ערלה אזנם ולא יוכלו להקשיב הנה דבר יהוה היה להם לחרפה לא יחפצו בו׃
Tial Mi pleniĝis de kolero de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri; elverŝu ĝin sur la infanojn sur la strato kaj sur la interkonsiliĝon de la junuloj; kiel viro, tiel ankaŭ virino estos kaptita, maljunulo kaj profundaĝulo.
ואת חמת יהוה מלאתי נלאיתי הכיל שפך על עולל בחוץ ועל סוד בחורים יחדו כי גם איש עם אשה ילכדו זקן עם מלא ימים׃
Iliaj domoj transiros al aliuloj, ankaŭ la kampoj kaj la edzinoj; ĉar Mi etendos Mian manon sur la loĝantojn de la lando, diras la Eternulo.
ונסבו בתיהם לאחרים שדות ונשים יחדו כי אטה את ידי על ישבי הארץ נאם יהוה׃
Ĉar ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon.
כי מקטנם ועד גדולם כלו בוצע בצע ומנביא ועד כהן כלו עשה שקר׃
Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.
וירפאו את שבר עמי על נקלה לאמר שלום שלום ואין שלום׃
Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
הבישו כי תועבה עשו גם בוש לא יבושו גם הכלים לא ידעו לכן יפלו בנפלים בעת פקדתים יכשלו אמר יהוה׃
Tiele diras la Eternulo: Stariĝu sur la vojoj kaj rigardu, kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru laŭ ĝi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris: Ni ne iros.
כה אמר יהוה עמדו על דרכים וראו ושאלו לנתבות עולם אי זה דרך הטוב ולכו בה ומצאו מרגוע לנפשכם ויאמרו לא נלך׃
Kaj Mi starigis gardistojn super vi, dirante: Atentu la sonadon de la trumpeto. Sed ili diris: Ni ne atentos.
והקמתי עליכם צפים הקשיבו לקול שופר ויאמרו לא נקשיב׃
Tial aŭdu, ho popoloj, kaj sciu, ho komunumoj, kio fariĝas ĉe ili.
לכן שמעו הגוים ודעי עדה את אשר בם׃
Aŭskultu, ho tero! jen Mi venigas malfeliĉon sur ĉi tiun popolon, frukton de iliaj pensoj; ĉar ili ne atentis Miajn vortojn, kaj Mian instruon ili forpuŝis.
שמעי הארץ הנה אנכי מביא רעה אל העם הזה פרי מחשבותם כי על דברי לא הקשיבו ותורתי וימאסו בה׃
Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el Ŝeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne plaĉas al Mi, kaj viaj buĉoferoj ne estas agrablaj al Mi.
למה זה לי לבונה משבא תבוא וקנה הטוב מארץ מרחק עלותיכם לא לרצון וזבחיכם לא ערבו לי׃
Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi metos antaŭ ĉi tiu popolo falpuŝilon, kaj sur ĝi falpuŝiĝos kune patroj kaj filoj, najbaro kaj amiko pereos.
לכן כה אמר יהוה הנני נתן אל העם הזה מכשלים וכשלו בם אבות ובנים יחדו שכן ורעו יאבדו׃
Tiele diras la Eternulo: Jen venos popolo el norda lando, kaj granda nacio leviĝos de la randoj de la tero.
כה אמר יהוה הנה עם בא מארץ צפון וגוי גדול יעור מירכתי ארץ׃
Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia voĉo bruas kiel maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraŭ vin, ho filino de Cion.
קשת וכידון יחזיקו אכזרי הוא ולא ירחמו קולם כים יהמה ועל סוסים ירכבו ערוך כאיש למלחמה עליך בת ציון׃
Kiam ni aŭdis pri ili, malleviĝis niaj manoj, teruro kaj doloro nin atakis kiel naskantinon.
שמענו את שמעו רפו ידינו צרה החזיקתנו חיל כיולדה׃
Ne eliru sur la kampon, ne iru sur la vojon, ĉar la glavo de la malamiko vekas teruron ĉirkaŭe.
אל תצאי השדה ובדרך אל תלכי כי חרב לאיב מגור מסביב׃
Ho filino de Mia popolo! zonu vin per sakaĵo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolĉe, ĉar subite venos sur nin la pereiganto.
בת עמי חגרי שק והתפלשי באפר אבל יחיד עשי לך מספד תמרורים כי פתאם יבא השדד עלינו׃
Kiel esploranton Mi starigis vin inter Mia popolo, fortan, ke vi ekkonu kaj esploru ilian vojon.
בחון נתתיך בעמי מבצר ותדע ובחנת את דרכם׃
Ĉiuj ili estas obstinaj defalintoj, kalumniantoj, kupro kaj fero; ĉiuj ili estas degenerintoj.
כלם סרי סוררים הלכי רכיל נחשת וברזל כלם משחיתים המה׃
La blovilo bruldifektiĝis, la plumbo malaperis en la fajro; vane fandis la fandisto: la malbonuloj ne apartiĝis.
נחר מפח מאשתם עפרת לשוא צרף צרוף ורעים לא נתקו׃
Arĝento rifuzita oni nomos ilin, ĉar la Eternulo forrifuzis ilin.
כסף נמאס קראו להם כי מאס יהוה בהם׃