Jeremiah 7

Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
הדבר אשר היה אל ירמיהו מאת יהוה לאמר׃
Stariĝu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu ĉi tiun vorton, kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj venas en ĉi tiun pordegon, por adorkliniĝi al la Eternulo.
עמד בשער בית יהוה וקראת שם את הדבר הזה ואמרת שמעו דבר יהוה כל יהודה הבאים בשערים האלה להשתחות ליהוה׃
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko.
כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל היטיבו דרכיכם ומעלליכם ואשכנה אתכם במקום הזה׃
Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi: Ĉi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.
אל תבטחו לכם אל דברי השקר לאמר היכל יהוה היכל יהוה היכל יהוה המה׃
Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian,
כי אם היטיב תיטיבו את דרכיכם ואת מעלליכם אם עשו תעשו משפט בין איש ובין רעהו׃
se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne verŝos senkulpan sangon sur ĉi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfeliĉo:
גר יתום ואלמנה לא תעשקו ודם נקי אל תשפכו במקום הזה ואחרי אלהים אחרים לא תלכו לרע לכם׃
tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, ĉiam kaj eterne.
ושכנתי אתכם במקום הזה בארץ אשר נתתי לאבותיכם למן עולם ועד עולם׃
Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.
הנה אתם בטחים לכם על דברי השקר לבלתי הועיל׃
Ŝtelante, mortigante, adultante, ĵurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas,
הגנב רצח ונאף והשבע לשקר וקטר לבעל והלך אחרי אלהים אחרים אשר לא ידעתם׃
vi poste venas kaj stariĝas antaŭ Mi en ĉi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras: Ni saviĝis — kvankam vi plue faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn!
ובאתם ועמדתם לפני בבית הזה אשר נקרא שמי עליו ואמרתם נצלנו למען עשות את כל התועבות האלה׃
Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.
המערת פרצים היה הבית הזה אשר נקרא שמי עליו בעיניכם גם אנכי הנה ראיתי נאם יהוה׃
Iru do al Mia loko en Ŝilo, kie Mi antaŭe loĝigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al ĝi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael.
כי לכו נא אל מקומי אשר בשילו אשר שכנתי שמי שם בראשונה וראו את אשר עשיתי לו מפני רעת עמי ישראל׃
Kaj nun, ĉar vi faras ĉiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno ĉiam parolas al vi, kaj vi ne aŭskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas:
ועתה יען עשותכם את כל המעשים האלה נאם יהוה ואדבר אליכם השכם ודבר ולא שמעתם ואקרא אתכם ולא עניתם׃
tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al Ŝilo.
ועשיתי לבית אשר נקרא שמי עליו אשר אתם בטחים בו ולמקום אשר נתתי לכם ולאבותיכם כאשר עשיתי לשלו׃
Mi forpuŝos vin de antaŭ Mi, kiel Mi forpuŝis ĉiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.
והשלכתי אתכם מעל פני כאשר השלכתי את כל אחיכם את כל זרע אפרים׃
Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj preĝon kaj ne klopodu antaŭ Mi, ĉar Mi ne aŭskultos vin.
ואתה אל תתפלל בעד העם הזה ואל תשא בעדם רנה ותפלה ואל תפגע בי כי אינני שמע אתך׃
Ĉu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem?
האינך ראה מה המה עשים בערי יהודה ובחצות ירושלם׃
La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la reĝino de la ĉielo, kaj ili faras verŝoferojn al aliaj dioj, por ĉagreni Min.
הבנים מלקטים עצים והאבות מבערים את האש והנשים לשות בצק לעשות כונים למלכת השמים והסך נסכים לאלהים אחרים למען הכעסני׃
Sed ĉu Min ili ĉagrenas? diras la Eternulo; ĉu ne sin mem, por hontigi sian vizaĝon?
האתי הם מכעסים נאם יהוה הלוא אתם למען בשת פניהם׃
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mia kolero kaj indigno elverŝiĝos sur ĉi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; ĝi ekflamos kaj ne estingiĝos.
לכן כה אמר אדני יהוה הנה אפי וחמתי נתכת אל המקום הזה על האדם ועל הבהמה ועל עץ השדה ועל פרי האדמה ובערה ולא תכבה׃
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Aldonu viajn bruloferojn al viaj buĉoferoj, kaj manĝu la viandon;
כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל עלותיכם ספו על זבחיכם ואכלו בשר׃
ĉar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta;
כי לא דברתי את אבותיכם ולא צויתים ביום הוציא אותם מארץ מצרים על דברי עולה וזבח׃
nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.
כי אם את הדבר הזה צויתי אותם לאמר שמעו בקולי והייתי לכם לאלהים ואתם תהיו לי לעם והלכתם בכל הדרך אשר אצוה אתכם למען ייטב לכם׃
Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laŭ siaj propraj pensoj, laŭ la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantaŭen, ne antaŭen.
ולא שמעו ולא הטו את אזנם וילכו במעצות בשררות לבם הרע ויהיו לאחור ולא לפנים׃
De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, ĝis la nuna tago Mi sendadis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, ĉiutage Mi sendis;
למן היום אשר יצאו אבותיכם מארץ מצרים עד היום הזה ואשלח אליכם את כל עבדי הנביאים יום השכם ושלח׃
sed ili ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.
ולוא שמעו אלי ולא הטו את אזנם ויקשו את ערפם הרעו מאבותם׃
Kaj kiam vi diros al ili ĉion ĉi tion, ili ne aŭskultos vin; kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi.
ודברת אליהם את כל הדברים האלה ולא ישמעו אליך וקראת אליהם ולא יענוכה׃
Diru do al ili: Jen estas popolo, kiu ne aŭskultas la voĉon de la Eternulo, sia Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo malaperis kaj estas ekstermita el ilia buŝo.
ואמרת אליהם זה הגוי אשר לוא שמעו בקול יהוה אלהיו ולא לקחו מוסר אבדה האמונה ונכרתה מפיהם׃
Detondu viajn harojn kaj forĵetu ilin, kantu funebran kanton sur la altaĵoj; ĉar la Eternulo forrifuzis kaj forpuŝis la generacion, kiun Li koleras.
גזי נזרך והשליכי ושאי על שפים קינה כי מאס יהוה ויטש את דור עברתו׃
Ĉar la filoj de Jehuda faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi ĝin.
כי עשו בני יהודה הרע בעיני נאום יהוה שמו שקוציהם בבית אשר נקרא שמי עליו לטמאו׃
Ili aranĝis altaĵojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj.
ובנו במות התפת אשר בגיא בן הנם לשרף את בניהם ואת בנתיהם באש אשר לא צויתי ולא עלתה על לבי׃
Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, ĉar mankos alia loko.
לכן הנה ימים באים נאם יהוה ולא יאמר עוד התפת וגיא בן הנם כי אם גיא ההרגה וקברו בתפת מאין מקום׃
Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.
והיתה נבלת העם הזה למאכל לעוף השמים ולבהמת הארץ ואין מחריד׃
Kaj Mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino; ĉar la lando fariĝos dezerto.
והשבתי מערי יהודה ומחצות ירושלם קול ששון וקול שמחה קול חתן וקול כלה כי לחרבה תהיה הארץ׃