Isaiah 49

Aŭskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj: la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon.
שמעו איים אלי והקשיבו לאמים מרחוק יהוה מבטן קראני ממעי אמי הזכיר שמי׃
Kaj Li faris mian buŝon simila al akra glavo, kovris min per la ombro de Sia mano, kaj faris min polurita sago, kaŝis min en Sia sagujo.
וישם פי כחרב חדה בצל ידו החביאני וישימני לחץ ברור באשפתו הסתירני׃
Kaj Li diris al mi: Vi estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi gloriĝos.
ויאמר לי עבדי אתה ישראל אשר בך אתפאר׃
Mi opiniis, ke vane mi penis, ke sencele kaj vane mi konsumis mian forton; sed vere mia rajto estas ĉe la Eternulo, kaj mia rekompenco ĉe mia Dio.
ואני אמרתי לריק יגעתי לתהו והבל כחי כליתי אכן משפטי את יהוה ופעלתי את אלהי׃
Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektiĝu ĉe Li (ĉar mi estas honorata antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) —
ועתה אמר יהוה יצרי מבטן לעבד לו לשובב יעקב אליו וישראל לא יאסף ואכבד בעיני יהוה ואלהי היה עזי׃
Li diris: Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.
ויאמר נקל מהיותך לי עבד להקים את שבטי יעקב ונצירי ישראל להשיב ונתתיך לאור גוים להיות ישועתי עד קצה הארץ׃
Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj: Reĝoj ekvidos kaj leviĝos; princoj, kaj ili adorkliniĝos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.
כה אמר יהוה גאל ישראל קדושו לבזה נפש למתעב גוי לעבד משלים מלכים יראו וקמו שרים וישתחוו למען יהוה אשר נאמן קדש ישראל ויבחרך׃
Tiele diras la Eternulo: En la tempo de favoro Mi aŭskultos vin, kaj en la tago de savo Mi helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn posedaĵojn,
כה אמר יהוה בעת רצון עניתיך וביום ישועה עזרתיך ואצרך ואתנך לברית עם להקים ארץ להנחיל נחלות שממות׃
por diri al la malliberigitoj: Eliru! al la troviĝantoj en mallumo: Montriĝu! Ĉe la vojoj ili paŝtiĝos, kaj sur ĉiuj nudaj montetoj estos ilia paŝtejo.
לאמר לאסורים צאו לאשר בחשך הגלו על דרכים ירעו ובכל שפיים מרעיתם׃
Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; ĉar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.
לא ירעבו ולא יצמאו ולא יכם שרב ושמש כי מרחמם ינהגם ועל מבועי מים ינהלם׃
Kaj Mi faros ĉiujn Miajn montojn vojo, kaj Miaj vojetoj estos ebene altigitaj.
ושמתי כל הרי לדרך ומסלתי ירמון׃
Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.
הנה אלה מרחוק יבאו והנה אלה מצפון ומים ואלה מארץ סינים׃
Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.
רנו שמים וגילי ארץ יפצחו הרים רנה כי נחם יהוה עמו ועניו ירחם׃
Sed Cion diris: La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min forgesis.
ותאמר ציון עזבני יהוה ואדני שכחני׃
Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? eĉ se ili forgesos, Mi vin ne forgesos.
התשכח אשה עולה מרחם בן בטנה גם אלה תשכחנה ואנכי לא אשכחך׃
Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas ĉiam antaŭ Mi.
הן על כפים חקתיך חומתיך נגדי תמיד׃
Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi.
מהרו בניך מהרסיך ומחרביך ממך יצאו׃
Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj kolektiĝis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi ĉiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi ĉirkaŭligos vin per ili kiel fianĉino.
שאי סביב עיניך וראי כלם נקבצו באו לך חי אני נאם יהוה כי כלם כעדי תלבשי ותקשרים ככלה׃
Ĉar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la loĝantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj.
כי חרבתיך ושממתיך וארץ הרסתיך כי עתה תצרי מיושב ורחקו מבלעיך׃
Viaj malaperintaj infanoj ankoraŭ diros en viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu loĝi.
עוד יאמרו באזניך בני שכליך צר לי המקום גשה לי ואשבה׃
Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi ĉi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpuŝita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis ĉi tiuj?
ואמרת בלבבך מי ילד לי את אלה ואני שכולה וגלמודה גלה וסורה ואלה מי גדל הן אני נשארתי לבדי אלה איפה הם׃
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaŭ la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj.
כה אמר אדני יהוה הנה אשא אל גוים ידי ואל עמים ארים נסי והביאו בניך בחצן ובנתיך על כתף תנשאנה׃
Kaj reĝoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizaĝaltere ili kliniĝos antaŭ vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.
והיו מלכים אמניך ושרותיהם מיניקתיך אפים ארץ ישתחוו לך ועפר רגליך ילחכו וידעת כי אני יהוה אשר לא יבשו קוי׃
Ĉu de fortulo oni povas forpreni la akiritaĵon? aŭ ĉu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto?
היקח מגבור מלקוח ואם שבי צדיק ימלט׃
Sed tiele diras la Eternulo: Eĉ la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritaĵo de la potenculo formalaperos; kaj kontraŭ viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos.
כי כה אמר יהוה גם שבי גבור יקח ומלקוח עריץ ימלט ואת יריבך אנכי אריב ואת בניך אנכי אושיע׃
Kaj al viaj premantoj Mi manĝigos ilian propran karnon, kaj kiel de mosto ili ebriiĝos de sia propra sango; kaj ekscios ĉiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.
והאכלתי את מוניך את בשרם וכעסיס דמם ישכרון וידעו כל בשר כי אני יהוה מושיעך וגאלך אביר יעקב׃