Colossians 2

Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro ĉiuj, kiuj ne vidis mian vizaĝon en la karno;
הנני מודיע אתכם גדל הקרב אשר בקרבי על אדותיכם ועל אדות אנשי לודקיא ועל כל אשר לא ראו את פני בבשר׃
por ke iliaj koroj konsoliĝu, dum ili kunkroĉiĝas en amo, kaj al ĉia riĉeco de la plena certiĝo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston,
למען ינחמו לבותם ונקשרו יחד באהבה ולכל עשר דעת נכונה להשכיל סוד האלהים אבינו וסוד המשיח׃
en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio.
אשר צפונים בו כל אצרות החכמה והדעת׃
Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco.
וזאת אמר אני לכם למען אשר לא יטעה אתכם איש בשפתי חלקות׃
Ĉar kvankam mi laŭ karno forestas, tamen laŭ spirito mi estas kun vi, ĝojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.
כי גם אם בבשרי אני רחוק מכם הנה ברוחי אני אצלכם ואשמח בראתי את תכונתכם ואמץ אמונתכם במשיח׃
Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li,
לכן כאשר קבלתם את המשיח את ישוע אדנינו כן גם התהלכו בו׃
enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.
משרשים ונבנים בו וקימים באמונה כאשר למדתם ומרבים בתודה בה׃
Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo;
הזהרו פן יוליך איש אתכם שולל בפילסופיה ובמדוחי שוא לפי קבלת בני האדם ויסדות העולם ולא על פי המשיח׃
ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco,
כי בו בגופו שכן כל מלא האלהות ובו אתם נמלאים׃
kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato;
אשר הוא ראש כל שררה ושלטן׃
en kiu ankaŭ vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo;
ובו אתם גם נמולים מילה שלא בידים בהפשטת גוף הבשר החוטא היא מילת המשיח׃
enterigite kun li en bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj.
כי נקברתם אתו בטבילה אף קמתם אתו בתחיה על ידי האמונה בגבורת אלהים אשר העירו מן המתים׃
Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn;
גם אתכם המתים בפשעים ובערלת בשרכם החיה אתו בסלח לכם את כל פשעיכם׃
elviŝinte la dekreton kontraŭ ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis ĝin el la mezo, najlinte ĝin al la kruco;
וימחק את השטר המעיד בנו בחקתיו אשר היה לנגדנו וישאהו מתוכנו ויתקעהו בצלב׃
kaj foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoritatojn, parade malkaŝis ilin, triumfante super ili en ĝi.
ויפשט את השרים והשליטים ויתנם ביד רמה לראוה בם ויוליכם שולל בנפשו׃
Neniu do vin juĝu pri manĝaĵo, aŭ trinkaĵo, aŭ rilate al festo, aŭ novmonato, aŭ sabato;
על כן לא ידין איש אתכם על דבר מאכל ומשקה או בענין המועדים וראשי חדשים ושבתות׃
kiuj estas ombro de la estontaĵoj, sed la korpo apartenas al Kristo.
אשר הם צל הדברים העתידים לבא וגופם הוא במשיח׃
Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la anĝeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovoŝvelinte per sia karna menso,
אל תתנו לאיש לעקב אתכם על ידי שפלות רוח ועבודה מלאכים המהלך בדברים אשר לא ראו עיניו ומלא רוח גאוה על לא דבר משכל בשרו׃
kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laŭ la kreskigo de Dio.
ואיננו אחז בראש אשר מחבר ממנו כל הגוף ומאחז בציריו ודבקיו יגדל גדול אלהים׃
Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetiĝas al dekretoj:
לכן אם מתם עם המשיח ליסודת העולם למה תשתעבדו לחקים כאלו עדכם חיים בעולם׃
Ne tuŝu, ne gustumu, ne palpu,
אל תאחז אל תטעם אל תגע׃
pri ĉio, kio pereas per la uzado, laŭ la ordonoj kaj doktrinoj de homoj?
והם כלם לכליון בתשמישם לפי מצות אנשים ולמודיהם׃
Ĉio tio havas ŝajnon de saĝeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.
הנראים כעין חכמה בעבודה בדויה מלב ובשפלות רוח ובענוי הגוף שלא כהגן רק להשביע הבשר׃