Kaj leviĝis la viroj, menciitaj laŭ iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj ĉiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitaĵo, vestis ilin, donis al ili ŝuojn, donis al ili manĝi kaj trinki, ŝmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj ĉiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jeriĥon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.
ויקמו האנשים אשר נקבו בשמות ויחזיקו בשביה וכל מערמיהם הלבישו מן השלל וילבשום וינעלום ויאכלום וישקום ויסכום וינהלום בחמרים לכל כושל ויביאום ירחו עיר התמרים אצל אחיהם וישובו שמרון׃