II Chronicles 29

Ĥizkija fariĝis reĝo, havante la aĝon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zeĥarja.
יחזקיהו מלך בן עשרים וחמש שנה ועשרים ותשע שנה מלך בירושלם ושם אמו אביה בת זכריהו׃
Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
ויעש הישר בעיני יהוה ככל אשר עשה דויד אביו׃
En la unua jaro de sia reĝado, en la unua monato, li malŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.
הוא בשנה הראשונה למלכו בחדש הראשון פתח את דלתות בית יהוה ויחזקם׃
Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,
ויבא את הכהנים ואת הלוים ויאספם לרחוב המזרח׃
kaj diris al ili: Aŭskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj elĵetu la malpuraĵon el la sanktejo.
ויאמר להם שמעוני הלוים עתה התקדשו וקדשו את בית יהוה אלהי אבתיכם והוציאו את הנדה מן הקדש׃
Ĉar niaj patroj krimis, agadis malbone antaŭ la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizaĝon de la loĝejo de la Eternulo, kaj turnis al ĝi sian dorson.
כי מעלו אבתינו ועשו הרע בעיני יהוה אלהינו ויעזבהו ויסבו פניהם ממשכן יהוה ויתנו ערף׃
Ili ankaŭ ŝlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael.
גם סגרו דלתות האולם ויכבו את הנרות וקטרת לא הקטירו ועלה לא העלו בקדש לאלהי ישראל׃
Kaj ekkoleris la Eternulo kontraŭ Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.
ויהי קצף יהוה על יהודה וירושלם ויתנם לזועה לשמה ולשרקה כאשר אתם ראים בעיניכם׃
Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco.
והנה נפלו אבותינו בחרב ובנינו ובנותינו ונשינו בשבי על זאת׃
Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.
עתה עם לבבי לכרות ברית ליהוה אלהי ישראל וישב ממנו חרון אפו׃
Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, ĉar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaŭ Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.
בני עתה אל תשלו כי בכם בחר יהוה לעמד לפניו לשרתו ולהיות לו משרתים ומקטרים׃
Tiam leviĝis la Levidoj: Maĥat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj: Kiŝ, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gerŝonidoj: Joaĥ, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joaĥ;
ויקמו הלוים מחת בן עמשי ויואל בן עזריהו מן בני הקהתי ומן בני מררי קיש בן עבדי ועזריהו בן יהללאל ומן הגרשני יואח בן זמה ועדן בן יואח׃
kaj el la idoj de Elicafan: Ŝimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf: Zeĥarja kaj Matanja;
ומן בני אליצפן שמרי ויעואל ומן בני אסף זכריהו ומתניהו׃
kaj el la idoj de Heman: Jeĥiel kaj Ŝimei; kaj el la idoj de Jedutun: Ŝemaja kaj Uziel.
ומן בני הימן יחואל ושמעי ומן בני ידותון שמעיה ועזיאל׃
Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laŭ la ordono de la reĝo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.
ויאספו את אחיהם ויתקדשו ויבאו כמצות המלך בדברי יהוה לטהר בית יהוה׃
Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj ĉion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron.
ויבאו הכהנים לפנימה בית יהוה לטהר ויוציאו את כל הטמאה אשר מצאו בהיכל יהוה לחצר בית יהוה ויקבלו הלוים להוציא לנחל קדרון חוצה׃
Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis.
ויחלו באחד לחדש הראשון לקדש וביום שמונה לחדש באו לאולם יהוה ויקדשו את בית יהוה לימים שמונה וביום ששה עשר לחדש הראשון כלו׃
Kaj ili eniris internen al la reĝo Ĥizkija, kaj diris: Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj ĉiujn ĝiajn vazojn;
ויבואו פנימה אל חזקיהו המלך ויאמרו טהרנו את כל בית יהוה את מזבח העולה ואת כל כליו ואת שלחן המערכת ואת כל כליו׃
kaj ĉiujn vazojn, kiujn la reĝo Aĥaz dum sia reĝado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaŭ la altaro de la Eternulo.
ואת כל הכלים אשר הזניח המלך אחז במלכותו במעלו הכנו והקדשנו והנם לפני מזבח יהוה׃
La reĝo Ĥizkija leviĝis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo.
וישכם יחזקיהו המלך ויאסף את שרי העיר ויעל בית יהוה׃
Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virŝafojn, sep ŝafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo.
ויביאו פרים שבעה ואילים שבעה וכבשים שבעה וצפירי עזים שבעה לחטאת על הממלכה ועל המקדש ועל יהודה ויאמר לבני אהרן הכהנים להעלות על מזבח יהוה׃
Kaj oni buĉis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni buĉis la virŝafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni buĉis la ŝafidojn kaj aspergis per la sango la altaron.
וישחטו הבקר ויקבלו הכהנים את הדם ויזרקו המזבחה וישחטו האלים ויזרקו הדם המזבחה וישחטו הכבשים ויזרקו הדם המזבחה׃
Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaŭ la reĝon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin.
ויגישו את שעירי החטאת לפני המלך והקהל ויסמכו ידיהם עליהם׃
Kaj la pastroj ilin buĉis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; ĉar pro la tuta Izrael, diris la reĝo, estas la brulofero kaj la pekofero.
וישחטום הכהנים ויחטאו את דמם המזבחה לכפר על כל ישראל כי לכל ישראל אמר המלך העולה והחטאת׃
Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laŭ la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la reĝo, kaj de la profeto Natan; ĉar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.
ויעמד את הלוים בית יהוה במצלתים בנבלים ובכנרות במצות דויד וגד חזה המלך ונתן הנביא כי ביד יהוה המצוה ביד נביאיו׃
Kaj stariĝis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj.
ויעמדו הלוים בכלי דויד והכהנים בחצצרות׃
Kaj Ĥizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komenciĝis la brulofero, komenciĝis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, reĝo de Izrael.
ויאמר חזקיהו להעלות העלה להמזבח ובעת החל העולה החל שיר יהוה והחצצרות ועל ידי כלי דויד מלך ישראל׃
Kaj la tuta popolo adorkliniĝis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj daŭris ĝis la fino de la brulofero.
וכל הקהל משתחוים והשיר משורר והחצצרות מחצצרים הכל עד לכלות העלה׃
Kiam la brulofero estis finita, la reĝo, kaj ĉiuj, kiuj troviĝis kun li, ekgenuis kaj adorkliniĝis.
וככלות להעלות כרעו המלך וכל הנמצאים אתו וישתחוו׃
Kaj la reĝo Ĥizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj adorkliniĝis.
ויאמר יחזקיהו המלך והשרים ללוים להלל ליהוה בדברי דויד ואסף החזה ויהללו עד לשמחה ויקדו וישתחוו׃
Kaj Ĥizkija diris plue: Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku buĉoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis buĉoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn.
ויען יחזקיהו ויאמר עתה מלאתם ידכם ליהוה גשו והביאו זבחים ותודות לבית יהוה ויביאו הקהל זבחים ותודות וכל נדיב לב עלות׃
La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis: sepdek bovoj, cent virŝafoj, ducent ŝafidoj; ĉio ĉi tio estis bruloferoj al la Eternulo.
ויהי מספר העלה אשר הביאו הקהל בקר שבעים אילים מאה כבשים מאתים לעלה ליהוה כל אלה׃
Da konsekritaj estis: sescent bovoj kaj tri mil ŝafoj.
והקדשים בקר שש מאות וצאן שלשת אלפים׃
Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi ĉiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, ĝis la laboro estis finita kaj ĝis la pastroj sin sanktigis; ĉar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.
רק הכהנים היו למעט ולא יכלו להפשיט את כל העלות ויחזקום אחיהם הלוים עד כלות המלאכה ועד יתקדשו הכהנים כי הלוים ישרי לבב להתקדש מהכהנים׃
Ankaŭ tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun verŝoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo.
וגם עלה לרב בחלבי השלמים ובנסכים לעלה ותכון עבודת בית יהוה׃
Kaj ĝojis Ĥizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; ĉar neatendita estis la afero.
וישמח יחזקיהו וכל העם על ההכין האלהים לעם כי בפתאם היה הדבר׃