Kaj venis al mi Ĥanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi: Aĉetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; ĉar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elaĉeto; aĉetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo.
Så kom Hanamel, min Farbroders Søn, til mig i Vagtforgården, som HERREN havde sagt, og sagde til mig: "Køb min Mark i Anatot i Benjamins Land, thi du har Arveretten, og indløsningsretten er din; køb dig den!" Da forstod jeg, at det var HERRENs Ord.