Genesis 23

Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la jaroj de la vivo de Sara.
撒拉享寿一百二十七岁,这是撒拉一生的岁数。
Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri ŝi.
撒拉死在迦南地的基列‧亚巴,就是希伯崙。亚伯拉罕为她哀恸哭号。
Kaj Abraham leviĝis for de sia mortintino, kaj diris al la filoj de Ĥet jene:
后来亚伯拉罕从死人面前起来,对赫人说:
Fremdulo kaj pasloĝanto mi estas ĉe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ mi.
「我在你们中间是外人,是寄居的。求你们在这里给我一块地,我好埋葬我的死人,使她不在我眼前。」
Kaj la filoj de Ĥet respondis al Abraham, dirante al li:
赫人回答亚伯拉罕说:
Aŭskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon.
「我主请听。你在我们中间是一位尊大的王子,只管在我们最好的坟地里埋葬你的死人;我们没有一人不容你在他的坟地里埋葬你的死人。」
Kaj Abraham leviĝis, kaj profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la lando, antaŭ la filoj de Ĥet.
亚伯拉罕就起来,向那地的赫人下拜,
Kaj li diris al ili jene: Se plaĉas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ mi, tiam aŭskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Coĥar,
对他们说:「你们若有意叫我埋葬我的死人,使他不在我眼前,就请听我的话,为我求琐辖的儿子以弗崙,
ke li donu al mi la duoblan kavernon, kiun li havas en la fino de sia kampo; por plena sumo da mono li donu ĝin al mi inter vi por tomba posedaĵo.
把田头上那麦比拉洞给我;他可以按著足价卖给我,作我在你们中间的坟地。」
Kaj Efron sidis inter la filoj de Ĥet, kaj respondis Efron la Ĥetido al Abraham aŭdeble por la filoj de Ĥet, antaŭ ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante:
当时以弗崙正坐在赫人中间。于是,赫人以弗崙在城门出入的赫人面前对亚伯拉罕说:
Ne, mia sinjoro, aŭskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la kavernon, kiu estas sur ĝi, al vi mi donas, antaŭ la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas ĝin al vi; enterigu vian mortintinon.
「不然,我主请听。我送给你这块田,连田间的洞也送给你,在我同族的人面前都给你,可以埋葬你的死人。」
Kaj Abraham profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la lando.
亚伯拉罕就在那地的人民面前下拜,
Kaj li diris al Efron aŭdeble por la popolo de la lando jene: Mi petas, aŭskultu min: mi donas monon por la kampo; prenu de mi, kaj mi enterigos tie mian mortintinon.
在他们面前对以弗崙说:「你若应允,请听我的话。我要把田价给你,求你收下,我就在那里埋葬我的死人。」
Kaj Efron respondis al Abraham, dirante al li:
以弗崙回答亚伯拉罕说:
Mia sinjoro, aŭskultu min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio ĝi estas inter mi kaj vi? enterigu vian mortintinon.
「我主请听。值四百舍客勒银子的一块田,在你我中间还算什么呢?只管埋葬你的死人吧!」
Kaj Abraham aŭskultis Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis aŭdeble por la filoj de Ĥet, kvarcent siklojn da arĝento, uzata en la komerco.
亚伯拉罕听从了以弗崙,照著他在赫人面前所说的话,把买卖通用的银子平了四百舍客勒给以弗崙。
Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno, kiu estis antaŭ Mamre, la kampo kaj la kaverno sur ĝi kaj ĉiuj arboj sur la kampo, inter ĉiuj ĝiaj limoj ĉirkaŭe, fariĝis
于是,麦比拉、幔利前、以弗崙的那块田和其中的洞,并田间四围的树木,
posedaĵo de Abraham antaŭ la okuloj de la filoj de Ĥet, de ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo.
都定准归与亚伯拉罕,乃是他在赫人面前并城门出入的人面前买妥的。
Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo, antaŭ Mamre, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana.
此后,亚伯拉罕把他妻子撒拉埋葬在迦南地幔利前的麦比拉田间的洞里。〈幔利就是希伯崙〉。
Kaj la kampo kaj la kaverno sur ĝi fariĝis tomba posedaĵo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de Ĥet.
从此,那块田和田间的洞就借著赫人定准归与亚伯拉罕作坟地。