Genesis 22

Post tiuj okazintaĵoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.
这些事以后, 神要试验亚伯拉罕,就呼叫他说:「亚伯拉罕!」他说:「我在这里。」
Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.
 神说:「你带著你的儿子,就是你独生的儿子,你所爱的以撒,往摩利亚地去,在我所要指示你的山上,把他献为燔祭。」
Kaj Abraham leviĝis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj leviĝis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.
亚伯拉罕清早起来,备上驴,带著两个仆人和他儿子以撒,也劈好了燔祭的柴,就起身往 神所指示他的地方去了。
En la tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime.
到了第三日,亚伯拉罕举目远远的看见那地方。
Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu ĉi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorkliniĝos kaj revenos al vi.
亚伯拉罕对他的仆人说:「你们和驴在此等候,我与童子往那里去拜一拜,就回到你们这里来。」
Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis ĝin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la tranĉilon; kaj ili iris ambaŭ kune.
亚伯拉罕把燔祭的柴放在他儿子以撒身上,自己手里拿著火与刀;于是二人同行。
Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero?
以撒对他父亲亚伯拉罕说:「父亲哪!」亚伯拉罕说:「我儿,我在这里。」以撒说:「请看,火与柴都有了,但燔祭的羊羔在那里呢?」
Kaj Abraham diris: Dio antaŭvidos al Si la ŝafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaŭ kune.
亚伯拉罕说:「我儿, 神必自己预备作燔祭的羊羔。」于是二人同行。
Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.
他们到了 神所指示的地方,亚伯拉罕在那里筑坛,把柴摆好,捆绑他的儿子以撒,放在坛的柴上。
Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la tranĉilon, por buĉi sian filon.
亚伯拉罕就伸手拿刀,要杀他的儿子。
Kaj ekvokis al li anĝelo de la Eternulo el la ĉielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas.
耶和华的使者从天上呼叫他说:「亚伯拉罕!亚伯拉罕!」他说:「我在这里。」
Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.
天使说:「你不可在这童子身上下手。一点不可害他!现在我知道你是敬畏 神的了;因为你没有将你的儿子,就是你独生的儿子,留下不给我。」
Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virŝafo malantaŭe implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo.
亚伯拉罕举目观看,不料,有一只公羊,两角扣在稠密的小树中,亚伯拉罕就取了那只公羊来,献为燔祭,代替他的儿子。
Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraŭ nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas.
亚伯拉罕给那地方起名叫「耶和华以勒」【意思就是耶和华必预备的意思】,直到今日人还说:「在耶和华的山上必有预备。」
Kaj denove anĝelo de la Eternulo vokis al Abraham el la ĉielo,
耶和华的使者第二次从天上呼叫亚伯拉罕说:
kaj diris: Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo, ke ĉar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan;
「耶和华说:『你既行了这事,不留下你的儿子,就是你独生的儿子,我便指著自己起誓说:
tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.
论福,我必赐大福给你;论子孙,我必叫你的子孙多起来,如同天上的星,海边的沙。你子孙必得著仇敌的城门,
Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian voĉon.
并且地上万国都必因你的后裔得福,因为你听从了我的话。』」
Kaj Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili leviĝis kaj iris kune al Beer-Ŝeba; kaj Abraham loĝis en Beer-Ŝeba.
于是亚伯拉罕回到他仆人那里,他们一同起身往别是巴去,亚伯拉罕就住在别是巴。
Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaŭ Milka naskis infanojn al via frato Naĥor:
这事以后,有人告诉亚伯拉罕说:「密迦给你兄弟拿鹤生了几个儿子,
la unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de Aram;
长子是乌斯,他的兄弟是布斯和亚兰的父亲基母利,
kaj Kesedon kaj Ĥazon kaj Pildaŝon kaj Jidlafon kaj Betuelon.
并基薛、哈琐、必达、益拉、彼土利(彼土利生利百加)。」
Kaj de Betuel naskiĝis Rebeka. Ĉi tiujn ok naskis Milka al Naĥor, la frato de Abraham.
这八个人都是密迦给亚伯拉罕的兄弟拿鹤生的。
Kaj lia kromvirino, nome Reuma, ankaŭ naskis: Tebaĥon kaj Gaĥamon kaj Taĥaŝon kaj Maaĥan.
拿鹤的妾名叫流玛,生了提八、迦含、他辖,和玛迦。