II Kings 14

En la dua jaro de Joaŝ, filo de Joaĥaz, reĝo de Izrael, Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, fariĝis reĝo.
以色列王约哈斯的儿子约阿施第二年,犹大王约阿施的儿子亚玛谢登基。
Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
他登基的时候年二十五岁,在耶路撒冷作王二十九年。他母亲名叫约耶但,是耶路撒冷人。
Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joaŝ.
亚玛谢行耶和华眼中看为正的事,但不如他祖大卫,乃效法他父约阿施一切所行的;
La altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
只是邱坛还没有废去,百姓仍在那里献祭烧香。
Kiam la reĝeco fortiĝis en lia mano, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian patron.
国一坚定,就把杀他父王的臣仆杀了,
Sed la infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la Eternulo, nome: Oni ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj oni ne mortigu infanojn pro la patroj, sed ĉiu povas esti mortigata nur pro sia peko.
却没有治死杀王之人的儿子,是照摩西律法书上耶和华所吩咐的说:「不可因子杀父,也不可因父杀子,各人要为本身的罪而死。」
Li venkobatis la Edomidojn en la Valo de Salo, dek milojn, kaj prenis per milito Selan kaj donis al ĝi la nomon Jokteel ĝis la nuna tago.
亚玛谢在盐谷杀了以东人一万,又攻取了西拉,改名叫约帖,直到今日。
En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri: Venu, ni komparu niajn fortojn.
那时,亚玛谢差遣使者去见耶户的孙子约哈斯的儿子以色列王约阿施,说:「你来,我们二人相见于战场。」
Tiam Jehoaŝ, reĝo de Izrael, sendis al Amacja, reĝo de Judujo, por diri: La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri: Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
以色列王约阿施差遣使者去见犹大王亚玛谢,说:「黎巴嫩的蒺藜差遣使者去见黎巴嫩的香柏树,说:将你的女儿给我儿子为妻。后来黎巴嫩有一个野兽经过,把蒺藜践踏了。
Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fieriĝis. Tenu vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu kaj kun vi ankaŭ Judujo?
你打败了以东人就心高气傲,你以此为荣耀,在家里安居就罢了,为何要惹祸,使自己和犹大国一同败亡呢?」
Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoaŝ, reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo.
亚玛谢却不肯听这话。于是以色列王约阿施上来,在犹大的伯‧示麦与犹大王亚玛谢相见于战场。
Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu al sia tendo.
犹大人败在以色列人面前,各自逃回家里去了。
Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Jehoaŝ, filo de Aĥazja, kaptis Jehoaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ; kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
以色列王约阿施在伯‧示麦擒住亚哈谢的孙子、约阿施的儿子犹大王亚玛谢,就来到耶路撒冷,拆毁耶路撒冷的城墙,从以法莲门直到角门共四百肘,
Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn vazojn, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
又将耶和华殿里与王宫府库里所有的金银和器皿都拿了去,并带人去为质,就回撒马利亚去了。
La cetera historio de Jehoaŝ, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraŭ Amacja, reĝo de Judujo, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
约阿施其余所行的事和他的勇力,并与犹大王亚玛谢争战的事,都写在以色列诸王记上。
Kaj Jehoaŝ ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jerobeam.
约阿施与他列祖同睡,葬在撒马利亚,以色列诸王的坟地里。他儿子耶罗波安接续他作王。
Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto de Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin jarojn.
以色列王约哈斯的儿子约阿施死后,犹大王约阿施的儿子亚玛谢又活了十五年。
La cetera historio de Amacja estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
亚玛谢其余的事都写在犹大列王记上。
Oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis.
耶路撒冷有人背叛亚玛谢,他就逃到拉吉;叛党却打发人到拉吉将他杀了。
Kaj oni venigis lin sur ĉevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David.
人就用马将他的尸首驮到耶路撒冷,葬在大卫城他列祖的坟地里。
Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la aĝon de dek ses jaroj, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro Amacja.
犹大众民立亚玛谢的儿子亚撒利雅【又名乌西雅】接续他父作王,那时他年十六岁。
Li prikonstruis Elaton kaj revenigis ĝin al Judujo, post kiam la reĝo ekdormis kun siaj patroj.
亚玛谢与他列祖同睡之后,亚撒利雅收回以拉他仍归犹大,又重新修理。
En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, ekreĝis Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, en Samario, kaj li reĝis kvardek unu jarojn.
犹大王约阿施的儿子亚玛谢十五年,以色列王约阿施的儿子耶罗波安在撒马利亚登基,作王四十一年。
Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
他行耶和华眼中看为恶的事,不离开尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷在罪里的一切罪。
Li restarigis la limojn de Izrael de Ĥamat ĝis la maro de la dezerto, konforme al la vorto de la Eternulo, Dio de Izrael, kiun Li diris per Sia servanto Jona, filo de Amitaj, la profeto el Gat-Ĥefer.
他收回以色列边界之地,从哈马口直到亚拉巴海,正如耶和华─以色列的 神借他仆人迦特希弗人亚米太的儿子先知约拿所说的。
Ĉar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael.
因为耶和华看见以色列人甚是艰苦,无论困住的、自由的都没有了,也无人帮助以色列人。
La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la ĉielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joaŝ.
耶和华并没有说要将以色列的名从天下涂抹,乃借约阿施的儿子耶罗波安拯救他们。
La cetera historio de Jerobeam, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj Ĥamaton de Judujo, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
耶罗波安其余的事,凡他所行的和他的勇力,他怎样争战,怎样收回大马士革和先前属犹大的哈马归以色列,都写在以色列诸王记上。
Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Zeĥarja.
耶罗波安与他列祖以色列诸王同睡。他儿子撒迦利雅接续他作王。