Exodus 8

耶和华吩咐摩西说:「你进去见法老,对他说:『耶和华这样说:容我的百姓去,好事奉我。
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo: Permesu al Mia popolo iri, por ke ĝi faru servon al Mi.
你若不肯容他们去,我必使青蛙蹧蹋你的四境。
Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj;
河里要滋生青蛙;这青蛙要上来进你的宫殿和你的卧房,上你的床榻,进你臣仆的房屋,上你百姓的身上,进你的炉灶和你的抟面盆,
kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormoĉambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn;
又要上你和你百姓并你众臣仆的身上。
kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur ĉiujn viajn servantojn rampos la ranoj.
耶和华晓谕摩西说:「你对亚伦说:『把你的杖伸在江、河、池以上,使青蛙到埃及地上来。』」
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan.
亚伦便伸杖在埃及的诸水以上,青蛙就上来,遮满了埃及地。
Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan.
行法术的也用他们的邪术照样而行,叫青蛙上了埃及地。
Tion saman faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan.
法老召了摩西、亚伦来,说:「请你们求耶和华使这青蛙离开我和我的民,我就容百姓去祭祀耶和华。」
Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Preĝu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke ĝi alportu oferon al la Eternulo.
摩西对法老说:「任凭你吧,我要何时为你和你的臣仆并你的百姓祈求,除灭青蛙离开你和你的宫殿只留在河里呢?」
Kaj Moseo diris al Faraono: Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas preĝi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu.
他说:「明天。」摩西说:「可以照你的话吧,好叫你知道没有像耶和华─我们 神的。
Tiu diris: Por morgaŭ. Kaj li diris: Ĝi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio.
青蛙要离开你和你的宫殿,并你的臣仆与你的百姓,只留在河里。」
Kaj foriĝos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos.
于是摩西、亚伦离开法老出去。摩西为扰害法老的青蛙呼求耶和华。
Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon.
耶和华就照摩西的话行。凡在房里、院中、田间的青蛙都死了。
Kaj la Eternulo faris laŭ la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj.
众人把青蛙聚拢成堆,遍地就都腥臭。
Kaj oni kunŝovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodoriĝis.
但法老见灾祸松缓,就硬著心,不肯听他们,正如耶和华所说的。
Sed kiam Faraono vidis, ke fariĝis faciliĝo, li malmoligis sian koron kaj ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
耶和华吩咐摩西说:「你对亚伦说:『伸出你的杖击打地上的尘土,使尘土在埃及遍地变作虱子(或译:虼蚤;下同)。』」
Tiam la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el ĝi fariĝos pikmuŝoj en la tuta lando Egipta.
他们就这样行。亚伦伸杖击打地上的尘土,就在人身上和牲畜身上有了虱子;埃及遍地的尘土都变成虱子了。
Ili faris tiel: Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmuŝoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero fariĝis pikmuŝoj en la tuta lando Egipta.
行法术的也用邪术要生出虱子来,却是不能。于是在人身上和牲畜身上都有了虱子。
Tiel faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, por elirigi pikmuŝojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmuŝoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj.
行法术的就对法老说:「这是 神的手段。」法老心里刚硬,不肯听摩西、亚伦,正如耶和华所说的。
Tiam la sorĉistoj diris al Faraono: Ĝi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
耶和华对摩西说:「你清早起来,法老来到水边,你站在他面前,对他说:耶和华这样说:容我的百姓去,好事奉我。
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Leviĝu frue matene, kaj stariĝu antaŭ Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru servon al Mi.
你若不容我的百姓去,我要叫成群的苍蝇到你和你臣仆并你百姓的身上,进你的房屋,并且埃及人的房屋和他们所住的地都要满了成群的苍蝇。
Ĉar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj pleniĝos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaŭ la tero, sur kiu ili estas.
当那日,我必分别我百姓所住的歌珊地,使那里没有成群的苍蝇,好叫你知道我是天下的耶和华。
Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Goŝen, sur kiu troviĝas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciiĝu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero.
我要将我的百姓和你的百姓分别出来。明天必有这神迹。』」
Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaŭ okazos tiu signo.
耶和华就这样行。苍蝇成了大群,进入法老的宫殿,和他臣仆的房屋;埃及遍地就因这成群的苍蝇败坏了。
Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektiĝis la tero kaŭze de la fiinsektoj.
法老召了摩西、亚伦来,说:「你们去,在这地祭祀你们的 神吧!」
Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Iru, alportu oferon al via Dio en la lando.
摩西说:「这样行本不相宜,因为我们要把埃及人所厌恶的祭祀耶和华─我们的 神;若把埃及人所厌恶的在他们眼前献为祭,他们岂不拿石头打死我们吗?
Sed Moseo diris: Ne estas oportune fari tiel; ĉar abomenindaĵo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaŭ iliaj okuloj, ĉu ili tiam nin ne ŝtonmortigos?
我们要往旷野去,走三天的路程,照著耶和华─我们 神所要吩咐我们的祭祀他。」
Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni.
法老说:「我容你们去,在旷野祭祀耶和华─你们的 神;只是不要走得很远。求你们为我祈祷。」
Tiam Faraono diris: Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; preĝu pro mi.
摩西说:「我要出去求耶和华,使成群的苍蝇明天离开法老和法老的臣仆并法老的百姓;法老却不可再行诡诈,不容百姓去祭祀耶和华。」
Kaj Moseo diris: Jen mi foriras de vi, kaj mi preĝos al la Eternulo, ke foriĝu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaŭ; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo.
于是摩西离开法老去求耶和华。
Moseo eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo.
耶和华就照摩西的话行,叫成群的苍蝇离开法老和他的臣仆并他的百姓,一个也没有留下。
Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis eĉ unu.
这一次法老又硬著心,不容百姓去。
Sed Faraono obstinigis sian koron ankaŭ ĉi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.