Exodus 6

耶和华对摩西说:「现在你必看见我向法老所行的事,使他因我大能的手容以色列人去,且把他们赶出他的地。」
Sed la Eternulo diris al Moseo: Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; ĉar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.
 神晓谕摩西说:「我是耶和华。
Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li: Mi estas la ETERNULO.
我从前向亚伯拉罕、以撒、雅各显现为全能的 神;至于我名耶和华,他们未曾知道。
Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.
我与他们坚定所立的约,要把他们寄居的迦南地赐给他们。
Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili loĝis kiel fremduloj.
我也听见以色列人被埃及人苦待的哀声,我也记念我的约。
Kaj Mi aŭdis la ĝemadon de la Izraelidoj, kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon.
所以你要对以色列人说:『我是耶和华;我要用伸出来的膀臂重重的刑罚埃及人,救赎你们脱离他们的重担,不做他们的苦工。
Tial diru al la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj juĝoj.
我要以你们为我的百姓,我也要作你们的 神。你们要知道我是耶和华─你们的 神,是救你们脱离埃及人之重担的。
Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.
我起誓应许给亚伯拉罕、以撒、雅各的那地,我要把你们领进去,将那地赐给你们为业。我是耶和华。』」
Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos ĝin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos ĝin al vi kiel posedaĵon, Mi, la Eternulo.
摩西将这话告诉以色列人,只是他们因苦工愁烦,不肯听他的话。
Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne aŭskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.
耶和华晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你进去对埃及王法老说,要容以色列人出他的地。」
Eniru, diru al Faraono, la reĝo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
摩西在耶和华面前说:「以色列人尚且不听我的话,法老怎肯听我这拙口笨舌的人呢?」
Moseo ekparolis antaŭ la Eternulo, dirante: Jen la Izraelidoj ne aŭskultas min, kiel do min aŭskultos Faraono? kaj mi havas nelertajn lipojn.
耶和华吩咐摩西、亚伦往以色列人和埃及王法老那里去,把以色列人从埃及地领出来。
Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.
以色列人家长的名字记在下面。以色列长子流便的儿子是哈诺、法路、希斯崙、迦米;这是流便的各家。
Jen estas la ĉefoj de iliaj familioj: la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael: Ĥanoĥ kaj Palu, Ĥecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben.
西缅的儿子是耶母利、雅悯、阿辖、雅斤、琐辖,和迦南女子的儿子扫罗;这是西缅的各家。
Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon.
利未众子的名字按著他们的后代记在下面:就是革顺、哥辖、米拉利。利未一生的岁数是一百三十七岁。
Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laŭ ilia naskiĝo: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari. La daŭro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj.
革顺的儿子按著家室是立尼、示每。
La filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei, kun iliaj familioj.
哥辖的儿子是暗兰、以斯哈、希伯伦、乌薛。哥辖一生的岁数是一百三十三岁。
Kaj la filoj de Kehat: Amram kaj Jichar kaj Ĥebron kaj Uziel. La daŭro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj.
米拉利的儿子是抹利和母示;这是利未的家,都按著他们的后代。
Kaj la filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ ilia naskiĝo.
暗兰娶了他父亲的妹妹约基别为妻,她给他生了亚伦和摩西。暗兰一生的岁数是一百三十七岁。
Amram prenis al si sian onklinon Joĥebed kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La daŭro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj.
以斯哈的儿子是可拉、尼斐、细基利。
Kaj la filoj de Jichar: Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri.
乌薛的儿子是米沙利、以利撒反、西提利。
Kaj la filoj de Uziel: Miŝael kaj Elcafan kaj Sitri.
亚伦娶了亚米拿达的女儿,拿顺的妹妹,以利沙巴为妻,她给他生了拿答、亚比户、以利亚撒、以他玛。
Aaron prenis al si Eliŝeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Naĥŝon, kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron.
可拉的儿子是亚惜、以利加拿、亚比亚撒;这是可拉的各家。
Kaj la filoj de Koraĥ: Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Koraĥidoj.
亚伦的儿子以利亚撒娶了普铁的一个女儿为妻,她给他生了非尼哈。这是利未人的家长,都按著他们的家。
Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj ŝi naskis al li Pineĥason. Tio estas la ĉefoj de la Leviidoj laŭ iliaj familioj.
耶和华说:「将以色列人按著他们的军队从埃及地领出来。」这是对那亚伦、摩西说的。
Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris: Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.
对埃及王法老说要将以色列人从埃及领出来的,就是这摩西、亚伦。
Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.
当耶和华在埃及地对摩西说话的日子,
En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta,
他向摩西说:「我是耶和华;我对你说的一切话,你都要告诉埃及王法老。」
la Eternulo diris al Moseo jene: Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, ĉion, kion Mi diras al vi.
摩西在耶和华面前说:「看哪,我是拙口笨舌的人,法老怎肯听我呢?」
Kaj Moseo diris antaŭ la Eternulo: Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min aŭskultos?