Via kolo estas kiel turo el eburo;
Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim;
Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;
Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj;
Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko,
Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;
Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj;
Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis,
Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis,
Ĉu la granatarboj jam floras;
Tie mi donos al vi mian amon.