Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, Ŝimŝon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris: Mi envenos al mia edzino en la internan ĉambron. Sed ŝia patro ne permesis al li eniri.
Kaj ŝia patro diris: Mi pensis, ke vi ekmalamis ŝin, kaj mi donis ŝin al via amiko. Jen ŝia pli juna fratino estas ja pli bela ol ŝi; ŝi fariĝu via, anstataŭ tiu.
Kaj li ekbruligis per fajro la torĉojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filiŝtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraŭ ne rikoltitan grenon kaj la vinberĝardenojn kaj la olivarbojn.
Kaj la Filiŝtoj diris: Kiu tion faris? Kaj oni respondis: Ŝimŝon, bofilo de la Timnaano; ĉar ĉi tiu prenis lian edzinon kaj fordonis ŝin al lia amiko. Kaj la Filiŝtoj iris kaj forbruligis per fajro ŝin kaj ŝian patron.
Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al Ŝimŝon: Ĉu vi ne scias, ke la Filiŝtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili: Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili.
Kaj ili diris al li jene: Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj ŝnuroj kaj elkondukis lin el la roko.
Kiam li venis al Leĥi, la Filiŝtoj ĝojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la ŝnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, fariĝis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj.
Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj!
Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Leĥi, kaj eliris el ĝi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li reviviĝis. Tial ĝi ricevis la nomon ĝis la nuna tago: Fonto de la Vokanto en Leĥi.