Profetaĵo pri Tiro:
Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar ĝi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili.
Kaj Li diris: Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Leviĝu, transiru al la Kitidoj; sed ankaŭ tie vi ne havos trankvilecon.
Jen la lando de la Ĥaldeoj: ĉi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano ĝin fondis por la loĝantoj de la dezerto; ili starigis sieĝajn turojn, detruis ĝiajn palacojn, faris ĝin ruino.
En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu reĝo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malĉastistino:
Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalĉastajn donacojn kaj malĉastados kun ĉiuj regnoj de la mondo sur la supraĵo de la tero.
Kaj ĝia komercenspezo kaj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj loĝas antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, estos ĝia komercenspezo, por ke ili manĝu sate kaj havu belajn vestojn.