La reĝo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la larĝon de ses ulnoj; kaj li starigis ĝin en la valo Dura en la lando Babela.
Kaj la reĝo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.
Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la reĝo Nebukadnecar starigis; kaj ili stariĝis antaŭ la statuo, kiun Nebukadnecar starigis.
kiam vi aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorkliniĝu al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.
Tial, kiam ĉiuj popoloj ekaŭdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorkliniĝis al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.
Vi, ho reĝo, ordonis, ke ĉiu homo, kiu aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorkliniĝu al la ora statuo;
Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho reĝo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun vi starigis.
Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili: Ĉu intence vi, ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun mi starigis?
De nun, kiam vi ekaŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorkliniĝi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorkliniĝos, tiam vi tuj estos ĵetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?
Tiam Nebukadnecar pleniĝis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizaĝo ŝanĝiĝis pro kolero kontraŭ Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare.
Kaj ĉar la ordono de la reĝo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj ĵetis Ŝadraĥon, Meĥaĥon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro.
Tiam la reĝo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj: Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la reĝo: Tiel estas, ho reĝo.
Sed li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj.
Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris: Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro.
Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis, iliaj vestoj ne ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoron de fajro oni ne sentis sur ili.
Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio.
Nun mi donas ordonon: Se iu el ia popolo, gento, aŭ lingvo eldiros blasfemon kontraŭ Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; ĉar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.