Acts 25

Tedy Festus wjechawszy na państwo, po trzech dniach przyjechał do Jeruzalemu z Cezaryi.
Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem.
I stawili się przed nim najwyższy kapłan i przedniejsi z Żydów przeciwko Pawłowi, i prosili go,
Kaj la ĉefpastro kaj la ĉefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraŭ Paŭlo, kaj lin instigis,
Żądając łaski przeciwko niemu, aby go kazał przywieść do Jeruzalemu, uczyniwszy zasadzkę, aby go zabili na drodze.
petante de li favoron kontraŭ Paŭlo, ke li venigu lin al Jerusalem; ĉar ili aranĝis embuskon, por mortigi lin sur la vojo.
Ale Festus powiedział: Iż Paweł jest pod strażą w Cezaryi, a iż sam tam w rychle pojedzie.
Tamen Festo respondis, ke Paŭlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaŭ iros tien.
Którzy tedy, mówi, z was mogą, niechże z nami jadą; a jeźli jest jaka wina w tym mężu, niechże nań skarżą.
Tial, li diris, la eminentuloj el vi tien iru kun mi, kaj se estas io krima en la viro, ili lin akuzu.
A zamieszkawszy u nich nie więcej tylko dziesięć dni, jechał do Cezaryi, a nazajutrz usiadłszy na sądzie, kazał Pawła przywieść.
Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aŭ dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidiĝis sur la tribunala seĝo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Paŭlon.
Który gdy przyszedł, obstąpili go ci, którzy byli przyszli z Jeruzalemu Żydowie, przynosząc wiele i ciężkich skarg przeciwko Pawłowi, których dowieść nie mogli;
Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris ĉirkaŭe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi;
Gdyż on sprawę dawał o sobie: Żem ani przeciwko zakonowi żydowskiemu, ani przeciwko kościołowi, ani przeciwko cesarzowi nic nie zgrzeszył.
tiam Paŭlo responde pledis: Nek kontraŭ la leĝo de la Judoj, nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere ofendis.
Ale Festus chcąc sobie zjednać łaskę u Żydów, odpowiedziawszy Pawłowi, rzekł: Chceszże iść do Jeruzalemu, a tam o te rzeczy sądzony być przede mną?
Sed Festo, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, respondis al Paŭlo, dirante: Ĉu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti juĝata antaŭ mi pri ĉi tiuj aferoj?
Ale Paweł rzekł: Przed sądem cesarskim stoję, gdzie mię sądzić potrzeba: Żydówem w niczem nie krzywdził, jako i ty lepiej wiesz.
Sed Paŭlo diris: Mi staras antaŭ la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti juĝata; kontraŭ la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaŭ vi tre bone scias.
Bo jeźlim w czem nieprawy i co godnego śmierci uczynił, nie zbraniam się umrzeć; ale jeźli nie masz nic takiego z tych rzeczy, o które na mię skarżą, nikt mię im wydać nie może; apeluję do cesarza.
Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro.
Tedy Festus rozmówiwszy się z radą, odpowiedział: Do cesarzaś apelował? do cesarza pójdziesz.
Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis: Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri.
A gdy wyszło kilka dni, król Agrypa i Bernice przyjechali do Cezaryi, witać Festa.
Kaj post paso de kelke da tagoj, la reĝo Agripo kaj Bernike venis al Cezarea kaj salutis Feston.
A gdy tam niemało dni zamieszkali, Festus przełożył królowi sprawę Pawłową, mówiąc: Mąż niektóry zostawiony jest od Feliksa w więzieniu.
Kaj dum ili restis tie multajn tagojn, Festo montris al la reĝo la aferon de Paŭlo, dirante: Felikso lasis katenita unu viron,
Dla którego, gdym był w Jeruzalemie, stawili się przede mną przedniejsi kapłani i starsi żydowscy, prosząc o dekret przeciwko niemu.
pri kiu, kiam mi estis en Jerusalem, la ĉefpastro kaj pliaĝuloj de la Judoj sciigis min, postulante juĝon kontraŭ li.
Którymem odpowiedział, że tego nie mają w zwyczaju Rzymianie, aby którego człowieka mieli wydać na stracenie, ażby pierwej oskarżony miał przed sobą te, co nań skarżą, i dano by mu plac do odpowiedzi na to, w czem go obwiniają.
Al ili mi respondis, ke ĉe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaŭ ol la akuzito havos la akuzantojn vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo.
Gdy się tedy tu zeszli, bez wszelkiej odwłoki nazajutrz zasiadłszy na sądzie, kazałem przywieść tego męża.
Kiam do ili kunvenis ĉi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidiĝis sur la tribunala seĝo kaj ordonis alkonduki la viron.
Przeciw któremu stanąwszy ci, co nań skarżyli, żadnej winy nie przynieśli z tych, którychem się ja spodziewał .
La akuzantoj, stariĝinte, prezentis pri li nenian kulpigon tian, kian mi atendis,
Lecz jakieś spory o swoich zabobonach mieli przeciwko niemu i o niejakim Jezusie umarłym, o którym Paweł twierdził, że żyw jest.
sed havis kelkajn demandojn kontraŭ li pri sia propra religio, kaj pri unu Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Paŭlo asertis, ke li vivas.
Ja tedy wątpiąc o tem, o czem ten spór był, rzekłem: Jeźliby chciał iść do Jeruzalemu, a tam o tem być sądzony?
Kaj mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, ĉu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti juĝata koncerne tiun aferon.
Lecz iż Paweł apelował, aby zachowany był do Augustowego rozeznania, rozkazałem go chować, ażbym go posłał do cesarza.
Sed kiam Paŭlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Moŝto, mi ordonis gardi lin, ĝis mi povos lin sendi al Cezaro.
Zatem Agrypa rzekł do Festa: Chciałbym ja tego człowieka słyszeć. A on rzekł: Jutro go usłyszysz.
Kaj Agripo diris al Festo: Volonte ankaŭ mi aŭskultus tiun viron. Morgaŭ, li diris, vi lin aŭskultos.
Nazajutrz tedy, gdy przyszedł Agrypa i Bernice z wielką okazałością, i weszli w dom sądowy z hetmanami i mężami przedniejszymi miasta onego, na rozkazanie Festowe przywiedziono Pawła.
Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la aŭditorion kun la ĉefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Paŭlon.
I rzekł Festus: Królu Agrypo i wszyscy mężowie, którzyście tu z nami! widzicie tego, o którego mię wszystek lud żydowski prosił, i w Jeruzalemie i tu wołając, że nie słuszna, aby ten dłużej żyć miał.
Kaj Festo diris: Reĝo Agripo, kaj ĉiuj viroj, kiuj ĉeestas kun ni, vi vidas ĉi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaŭ ĉi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu.
A ja zrozumiawszy, że nie uczynił nic śmierci godnego, a iż i on sam apelował do Augusta, uczyniłem dekret, aby był posłany.
Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj ĉar li mem apelaciis al lia Imperiestra Moŝto, mi decidis sendi lin.
O którym, co bym panu pewnego pisać miał, nie mam. Przetoż kazałem go przed was przywieść, a najwięcej przed cię, królu Agrypo! abym, po rozsądzeniu sprawy jego, miał co pisać.
Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaŭ vin ĉiujn, kaj precipe antaŭ vin, reĝo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi.
Bo mi się niesłuszna widzi, posłać więźnia, a tego, o co go obwiniają, nie oznajmić.
Ĉar ŝajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraŭ li metitajn.