Zechariah 9

משא דבר יהוה בארץ חדרך ודמשק מנחתו כי ליהוה עין אדם וכל שבטי ישראל׃
Profeta vorto de la Eternulo pri la lando Ĥadraĥ kaj pri ĝia ripozejo Damasko (ĉar la Eternulo rigardas ĉiujn homojn, kiel ĉiujn tribojn de Izrael),
וגם חמת תגבל בה צר וצידון כי חכמה מאד׃
kaj pri Ĥamat, kiu havas sian limon apud ĝi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre saĝaj.
ותבן צר מצור לה ותצבר כסף כעפר וחרוץ כטיט חוצות׃
Tiro konstruis al si fortikaĵon, kaj kolektis arĝenton kiel polvon, kaj oron kiel stratan koton;
הנה אדני יורשנה והכה בים חילה והיא באש תאכל׃
sed jen la Sinjoro faros ĝin malriĉa kaj ĵetos en la maron ĝian remparon, kaj ĝi mem estos ekstermita de fajro.
תרא אשקלון ותירא ועזה ותחיל מאד ועקרון כי הביש מבטה ואבד מלך מעזה ואשקלון לא תשב׃
Aŝkelon tion vidos kaj ektimos, Gaza forte ektremos, ankaŭ Ekron, ĉar ĝia fido kovriĝos per honto; pereos la reĝo de Gaza, kaj Aŝkelon ne plu estos loĝata.
וישב ממזר באשדוד והכרתי גאון פלשתים׃
En Aŝdod loĝos fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filiŝtujo.
והסרתי דמיו מפיו ושקציו מבין שניו ונשאר גם הוא לאלהינו והיה כאלף ביהודה ועקרון כיבוסי׃
Mi forigos la sangon el ĝia buŝo kaj la abomenindan manĝaĵon el ĝiaj dentoj, kaj ĝi mem fariĝos apartenaĵo de nia Dio, kaj ĝi estos distrikto de Judujo, kaj Ekron fariĝos kiel la Jebusidoj.
וחניתי לביתי מצבה מעבר ומשב ולא יעבר עליהם עוד נגש כי עתה ראיתי בעיני׃
Mi gardos Mian domon kontraŭ la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al ĝi premanto; ĉar Mi rigardas ĝin nun per Miaj okuloj.
גילי מאד בת ציון הריעי בת ירושלם הנה מלכך יבוא לך צדיק ונושע הוא עני ורכב על חמור ועל עיר בן אתנות׃
Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem: jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.
והכרתי רכב מאפרים וסוס מירושלם ונכרתה קשת מלחמה ודבר שלום לגוים ומשלו מים עד ים ומנהר עד אפסי ארץ׃
Ĉar Mi ekstermos ĉarojn ĉe Efraim kaj ĉevalojn en Jerusalem, kaj ekstermita estos milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj, kaj lia regado estos de maro ĝis maro, de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
גם את בדם בריתך שלחתי אסיריך מבור אין מים בו׃
Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo.
שובו לבצרון אסירי התקוה גם היום מגיד משנה אשיב לך׃
Reiru al la fortikaĵo, vi, ligitaj de espero! ĉar hodiaŭ Mi sciigas, ke Mi redonos al vi duoble.
כי דרכתי לי יהודה קשת מלאתי אפרים ועוררתי בניך ציון על בניך יון ושמתיך כחרב גבור׃
Mi streĉos al Mi Judujon kiel pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos viajn filojn, ho Cion, kontraŭ viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi faros vin kiel glavo de heroo.
ויהוה עליהם יראה ויצא כברק חצו ואדני יהוה בשופר יתקע והלך בסערות תימן׃
La Eternulo aperos super ili, Lia sago elflugos kiel fulmo, la Sinjoro, la Eternulo, ekblovos per trumpeto kaj paŝos en suda ventego.
יהוה צבאות יגן עליהם ואכלו וכבשו אבני קלע ושתו המו כמו יין ומלאו כמזרק כזויות מזבח׃
La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la ŝtonojn de la ŝtonĵetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaŭ de vino; ili pleniĝos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.
והושיעם יהוה אלהיהם ביום ההוא כצאן עמו כי אבני נזר מתנוססות על אדמתו׃
Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la ŝafojn de Sia popolo; ĉar kiel ŝtonoj de krono ili brilos sur Lia tero.
כי מה טובו ומה יפיו דגן בחורים ותירוש ינובב בתלות׃
Ĉar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.