Zechariah 10

שאלו מיהוה מטר בעת מלקוש יהוה עשה חזיזים ומטר גשם יתן להם לאיש עשב בשדה׃
Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por ĉiuj kreskaĵoj sur la kampo.
כי התרפים דברו און והקוסמים חזו שקר וחלמות השוא ידברו הבל ינחמון על כן נסעו כמו צאן יענו כי אין רעה׃
La domaj dioj parolas sensencaĵon, la antaŭdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn sonĝojn, kaj konsolas per vantaĵo; tial ili diskuras kiel ŝafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas paŝtiston.
על הרעים חרה אפי ועל העתודים אפקוד כי פקד יהוה צבאות את עדרו את בית יהודה ושם אותם כסוס הודו במלחמה׃
Kontraŭ la paŝtistoj ekflamis Mia kolero, kaj la antaŭirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian ŝafaron, la domon de Jehuda, kaj faros ĝin kiel ornamita ĉevalo en batalo.
ממנו פנה ממנו יתד ממנו קשת מלחמה ממנו יצא כל נוגש יחדו׃
El ĝi eliros la angula ŝtono, el ĝi la ĉefa stango, el ĝi la batala pafarko, el ĝi eliros ĉiuj regantoj.
והיו כגברים בוסים בטיט חוצות במלחמה ונלחמו כי יהוה עמם והבישו רכבי סוסים׃
Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaŭ koton sur la strato; kaj ili batalos, ĉar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur ĉevaloj.
וגברתי את בית יהודה ואת בית יוסף אושיע והושבותים כי רחמתים והיו כאשר לא זנחתים כי אני יהוה אלהיהם ואענם׃
Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enloĝigos ilin, ĉar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaŭ Mi neniam ilin forlasis; ĉar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi aŭskultos ilin.
והיו כגבור אפרים ושמח לבם כמו יין ובניהם יראו ושמחו יגל לבם ביהוה׃
Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj ĝojos; ilia koro triumfos per la Eternulo.
אשרקה להם ואקבצם כי פדיתים ורבו כמו רבו׃
Mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin, ĉar Mi elaĉetis ilin; kaj ili multiĝos, kiel ili multiĝis antaŭe.
ואזרעם בעמים ובמרחקים יזכרוני וחיו את בניהם ושבו׃
Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj infanoj kaj revenos.
והשיבותים מארץ מצרים ומאשור אקבצם ואל ארץ גלעד ולבנון אביאם ולא ימצא להם׃
Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne troviĝos sufiĉe da loko por ili.
ועבר בים צרה והכה בים גלים והבישו כל מצולות יאר והורד גאון אשור ושבט מצרים יסור׃
Malfeliĉo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj sekiĝos ĉiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltiĝos la fiereco de Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo.
וגברתים ביהוה ובשמו יתהלכו נאם יהוה׃
Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.