Psalms 138

לדוד אודך בכל לבי נגד אלהים אזמרך׃
Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
אשתחוה אל היכל קדשך ואודה את שמך על חסדך ועל אמתך כי הגדלת על כל שמך אמרתך׃
Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
ביום קראתי ותענני תרהבני בנפשי עז׃
En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo.
יודוך יהוה כל מלכי ארץ כי שמעו אמרי פיך׃
Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
וישירו בדרכי יהוה כי גדול כבוד יהוה׃
Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.
כי רם יהוה ושפל יראה וגבה ממרחק יידע׃
Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.
אם אלך בקרב צרה תחיני על אף איבי תשלח ידך ותושיעני ימינך׃
Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas.
יהוה יגמר בעדי יהוה חסדך לעולם מעשי ידיך אל תרף׃
La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.