Genesis 40

ויהי אחר הדברים האלה חטאו משקה מלך מצרים והאפה לאדניהם למלך מצרים׃
Post tiuj okazintaĵoj la vinisto de la reĝo de Egiptujo kaj la bakisto kulpiĝis antaŭ sia sinjoro, la reĝo de Egiptujo.
ויקצף פרעה על שני סריסיו על שר המשקים ועל שר האופים׃
Kaj Faraono koleriĝis kontraŭ siaj du korteganoj, kontraŭ la vinistestro kaj kontraŭ la bakistestro.
ויתן אתם במשמר בית שר הטבחים אל בית הסהר מקום אשר יוסף אסור שם׃
Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita.
ויפקד שר הטבחים את יוסף אתם וישרת אתם ויהיו ימים במשמר׃
Kaj la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo.
ויחלמו חלום שניהם איש חלמו בלילה אחד איש כפתרון חלמו המשקה והאפה אשר למלך מצרים אשר אסורים בבית הסהר׃
Kaj ambaŭ sonĝis sonĝon, ĉiu sian apartan sonĝon en la sama nokto, ĉiu kun aparta signifo de la sonĝo, la vinisto kaj la bakisto de la reĝo de Egiptujo, kiuj estis tenataj en la malliberejo.
ויבא אליהם יוסף בבקר וירא אתם והנם זעפים׃
Kiam Jozef venis al ili matene, li vidis, ke ili estas ĉagrenitaj.
וישאל את סריסי פרעה אשר אתו במשמר בית אדניו לאמר מדוע פניכם רעים היום׃
Kaj li demandis la korteganojn de Faraono, kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro, dirante: Kial viaj vizaĝoj estas ĉagrenitaj hodiaŭ?
ויאמרו אליו חלום חלמנו ופתר אין אתו ויאמר אלהם יוסף הלוא לאלהים פתרנים ספרו נא לי׃
Kaj ili diris al li: Ni sonĝis sonĝon, sed estas ĉi tie neniu, kiu ĝin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.
ויספר שר המשקים את חלמו ליוסף ויאמר לו בחלומי והנה גפן לפני׃
Tiam la vinistestro rakontis sian sonĝon al Jozef, kaj diris al li: En mia sonĝo mi vidis antaŭ mi vinbertrunkon;
ובגפן שלשה שריגם והיא כפרחת עלתה נצה הבשילו אשכלתיה ענבים׃
la trunko havis tri branĉojn; apenaŭ ĝi ekfloris, tuj aperis sur ĝi beraroj kun maturaj beroj;
וכוס פרעה בידי ואקח את הענבים ואשחט אתם אל כוס פרעה ואתן את הכוס על כף פרעה׃
kaj la pokalo de Faraono estis en mia mano; kaj mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono, kaj mi donis la pokalon en la manon de Faraono.
ויאמר לו יוסף זה פתרנו שלשת השרגים שלשת ימים הם׃
Kaj Jozef diris al li: Jen estas ĝia signifoklarigo: la tri branĉoj estas tri tagoj;
בעוד שלשת ימים ישא פרעה את ראשך והשיבך על כנך ונתת כוס פרעה בידו כמשפט הראשון אשר היית משקהו׃
post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian oficon, kaj vi donos la pokalon de Faraono en lian manon laŭ la maniero de antaŭe, kiam vi estis lia vinisto.
כי אם זכרתני אתך כאשר ייטב לך ועשית נא עמדי חסד והזכרתני אל פרעה והוצאתני מן הבית הזה׃
Sed memoru min, kiam estos bone al vi, kaj faru al mi favorkoraĵon kaj memorigu pri mi Faraonon kaj elirigu min el ĉi tiu domo.
כי גנב גנבתי מארץ העברים וגם פה לא עשיתי מאומה כי שמו אתי בבור׃
Ĉar oni ŝtelis min el la lando de la Hebreoj, kaj ankaŭ ĉi tie mi faris nenion, pro kio oni metis min en la malliberejon.
וירא שר האפים כי טוב פתר ויאמר אל יוסף אף אני בחלומי והנה שלשה סלי חרי על ראשי׃
Kiam la bakistestro vidis, ke la signifoklarigo estas bona, li diris al Jozef: Mi ankaŭ havis sonĝon; jen tri blankaj korboj estis sur mia kapo;
ובסל העליון מכל מאכל פרעה מעשה אפה והעוף אכל אתם מן הסל מעל ראשי׃
kaj en la supra korbo estis ĉiaspecaj manĝaĵoj de Faraono, bakitaĵoj, kaj la birdoj manĝis ilin el la korbo sur mia kapo.
ויען יוסף ויאמר זה פתרנו שלשת הסלים שלשת ימים הם׃
Kaj Jozef respondis, dirante: Jen estas ĝia signifoklarigo: la tri korboj estas tri tagoj;
בעוד שלשת ימים ישא פרעה את ראשך מעליך ותלה אותך על עץ ואכל העוף את בשרך מעליך׃
post tri tagoj Faraono deprenos de vi vian kapon kaj pendigos vin sur arbo, kaj la birdoj formanĝos de vi vian karnon.
ויהי ביום השלישי יום הלדת את פרעה ויעש משתה לכל עבדיו וישא את ראש שר המשקים ואת ראש שר האפים בתוך עבדיו׃
En la tria tago, tago de naskiĝo de Faraono, li faris festenon por ĉiuj siaj servantoj; kaj li venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj servantoj.
וישב את שר המשקים על משקהו ויתן הכוס על כף פרעה׃
Kaj li redonis al la vinistestro lian oficon, kaj tiu donis la pokalon en la manon de Faraono;
ואת שר האפים תלה כאשר פתר להם יוסף׃
sed la bakistestron li pendigis, kiel sonĝoklarigis al ili Jozef.
ולא זכר שר המשקים את יוסף וישכחהו׃
Kaj la vinistestro ne rememoris Jozefon, sed forgesis lin.