II Samuel 18

ויפקד דוד את העם אשר אתו וישם עליהם שרי אלפים ושרי מאות׃
David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis super ĝi milestrojn kaj centestrojn.
וישלח דוד את העם השלשית ביד יואב והשלשית ביד אבישי בן צרויה אחי יואב והשלשת ביד אתי הגתי ויאמר המלך אל העם יצא אצא גם אני עמכם׃
Kaj David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de Abiŝaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la reĝo diris al la popolo: Mi ankaŭ iros kun vi.
ויאמר העם לא תצא כי אם נס ננוס לא ישימו אלינו לב ואם ימתו חצינו לא ישימו אלינו לב כי עתה כמנו עשרה אלפים ועתה טוב כי תהיה לנו מעיר לעזיר׃
Sed la popolo diris: Ne iru; ĉar se ni eĉ forkuros, ili ne tre atentos nin; eĉ se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.
ויאמר אליהם המלך אשר ייטב בעיניכם אעשה ויעמד המלך אל יד השער וכל העם יצאו למאות ולאלפים׃
Tiam la reĝo diris al ili: Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la reĝo stariĝis apud la pordego, kaj la tuta popolo eliris laŭ centoj kaj miloj.
ויצו המלך את יואב ואת אבישי ואת אתי לאמר לאט לי לנער לאבשלום וכל העם שמעו בצות המלך את כל השרים על דבר אבשלום׃
Kaj la reĝo ordonis al Joab kaj al Abiŝaj kaj al Itaj: Estu singardaj kun la junulo Abŝalom. Kaj la tuta popolo aŭdis, kiel la reĝo ordonis al ĉiuj estroj koncerne Abŝalomon.
ויצא העם השדה לקראת ישראל ותהי המלחמה ביער אפרים׃
Kaj la popolo eliris sur la kampon kontraŭ Izraelon, kaj fariĝis batalo en la arbaro de Efraim.
וינגפו שם עם ישראל לפני עבדי דוד ותהי שם המגפה גדולה ביום ההוא עשרים אלף׃
Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago: falis dudek mil.
ותהי שם המלחמה נפצות על פני כל הארץ וירב היער לאכל בעם מאשר אכלה החרב ביום ההוא׃
La batalo disvastiĝis tie sur la tutan regionon; kaj la arbaro pereigis pli da homoj, ol ekstermis la glavo en tiu tago.
ויקרא אבשלום לפני עבדי דוד ואבשלום רכב על הפרד ויבא הפרד תחת שובך האלה הגדולה ויחזק ראשו באלה ויתן בין השמים ובין הארץ והפרד אשר תחתיו עבר׃
Kaj Abŝalom renkontiĝis kun la servantoj de David; Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko, kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.
וירא איש אחד ויגד ליואב ויאמר הנה ראיתי את אבשלם תלוי באלה׃
Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris: Jen mi vidis Abŝalomon, kiu pendas de kverko.
ויאמר יואב לאיש המגיד לו והנה ראית ומדוע לא הכיתו שם ארצה ועלי לתת לך עשרה כסף וחגרה אחת׃
Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis al li: Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek arĝentajn monerojn kaj unu zonon.
ויאמר האיש אל יואב ולא אנכי שקל על כפי אלף כסף לא אשלח ידי אל בן המלך כי באזנינו צוה המלך אתך ואת אבישי ואת אתי לאמר שמרו מי בנער באבשלום׃
Sed la homo diris al Joab: Se vi donus en miajn manojn eĉ mil arĝentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraŭ la filo de la reĝo; ĉar antaŭ niaj oreloj la reĝo ordonis al vi kaj al Abiŝaj kaj al Itaj, dirante: Gardu al mi la junulon Abŝalom.
או עשיתי בנפשו שקר וכל דבר לא יכחד מן המלך ואתה תתיצב מנגד׃
Kaj se mi farus falsaĵon kontraŭ mia animo, nenio kaŝiĝus antaŭ la reĝo, kaj vi starus flanke.
ויאמר יואב לא כן אחילה לפניך ויקח שלשה שבטים בכפו ויתקעם בלב אבשלום עודנו חי בלב האלה׃
Joab diris: Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Abŝalom, kiam ĉi tiu ankoraŭ estis vivanta inter la branĉoj de la kverko.
ויסבו עשרה נערים נשאי כלי יואב ויכו את אבשלום וימיתהו׃
Poste dek junuloj armilportistoj de Joab ĉirkaŭis Abŝalomon, batis, kaj mortigis lin.
ויתקע יואב בשפר וישב העם מרדף אחרי ישראל כי חשך יואב את העם׃
Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo ĉesis postkuri la Izraelidojn; ĉar Joab haltigis la popolon.
ויקחו את אבשלום וישליכו אתו ביער אל הפחת הגדול ויצבו עליו גל אבנים גדול מאד וכל ישראל נסו איש לאהלו׃
Kaj oni prenis Abŝalomon kaj ĵetis lin en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan amason da ŝtonoj; kaj ĉiuj Izraelidoj forkuris ĉiu al sia tendo.
ואבשלם לקח ויצב לו בחיו את מצבת אשר בעמק המלך כי אמר אין לי בן בעבור הזכיר שמי ויקרא למצבת על שמו ויקרא לה יד אבשלם עד היום הזה׃
Sed Abŝalom ankoraŭ dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu troviĝas en la Valo de la Reĝo; ĉar li diris: Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas ĝin ĝis nun monumento de Abŝalom.
ואחימעץ בן צדוק אמר ארוצה נא ואבשרה את המלך כי שפטו יהוה מיד איביו׃
Aĥimaac, filo de Cadok, diris: Mi kuros, kaj sciigos al la reĝo, ke la Eternulo faris al li juston kontraŭ liaj malamikoj.
ויאמר לו יואב לא איש בשרה אתה היום הזה ובשרת ביום אחר והיום הזה לא תבשר כי על בן המלך מת׃
Sed Joab diris al li: Ne bona sciiganto vi estos hodiaŭ; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaŭ ne sciigu, ĉar mortis la filo de la reĝo.
ויאמר יואב לכושי לך הגד למלך אשר ראיתה וישתחו כושי ליואב וירץ׃
Kaj Joab diris al Etiopo: Iru, diru al la reĝo, kion vi vidis. La Etiopo adorkliniĝis antaŭ Joab kaj ekkuris.
ויסף עוד אחימעץ בן צדוק ויאמר אל יואב ויהי מה ארצה נא גם אני אחרי הכושי ויאמר יואב למה זה אתה רץ בני ולכה אין בשורה מצאת׃
Tamen Aĥimaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab: Kio ajn estos, permesu ankaŭ al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris: Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla.
ויהי מה ארוץ ויאמר לו רוץ וירץ אחימעץ דרך הככר ויעבר את הכושי׃
Kaj li diris: Kio ajn estos, mi kuros. Kaj tiu diris al li: Kuru. Kaj Aĥimaac ekkuris laŭ la vojo de la ebenaĵo, kaj kurantaŭiĝis antaŭ la Etiopon.
ודוד יושב בין שני השערים וילך הצפה אל גג השער אל החומה וישא את עיניו וירא והנה איש רץ לבדו׃
David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras.
ויקרא הצפה ויגד למלך ויאמר המלך אם לבדו בשורה בפיו וילך הלוך וקרב׃
Kaj la gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la reĝo. Kaj la reĝo diris: Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia buŝo. Kaj dum tiu ĉiam pli alproksimiĝadis,
וירא הצפה איש אחר רץ ויקרא הצפה אל השער ויאמר הנה איש רץ לבדו ויאמר המלך גם זה מבשר׃
la gardostaranto ekvidis, ke ankoraŭ alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris: Jen ankoraŭ iu viro sola kuras. Kaj la reĝo diris: Ankaŭ ĉi tiu havas bonan sciigon.
ויאמר הצפה אני ראה את מרוצת הראשון כמרצת אחימעץ בן צדוק ויאמר המלך איש טוב זה ואל בשורה טובה יבוא׃
La gardostaranto diris: Mi vidas la kuradon de la unua, ĝi estas kiel la kurado de Aĥimaac, filo de Cadok. Kaj la reĝo diris: Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas.
ויקרא אחימעץ ויאמר אל המלך שלום וישתחו למלך לאפיו ארצה ויאמר ברוך יהוה אלהיך אשר סגר את האנשים אשר נשאו את ידם באדני המלך׃
Kaj Aĥimaac ekkriis, kaj diris: Paco al la reĝo! Kaj li adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere, kaj diris: Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraŭ mian sinjoron la reĝon.
ויאמר המלך שלום לנער לאבשלום ויאמר אחימעץ ראיתי ההמון הגדול לשלח את עבד המלך יואב ואת עבדך ולא ידעתי מה׃
Kaj la reĝo diris: Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? Aĥimaac respondis: Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la reĝo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis.
ויאמר המלך סב התיצב כה ויסב ויעמד׃
Tiam la reĝo diris: Deturniĝu, kaj stariĝu tie. Kaj li deturniĝis, kaj stariĝis.
והנה הכושי בא ויאמר הכושי יתבשר אדני המלך כי שפטך יהוה היום מיד כל הקמים עליך׃
Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris: Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la reĝo; la Eternulo hodiaŭ faris al vi juston kontraŭ ĉiuj, kiuj leviĝis kontraŭ vin.
ויאמר המלך אל הכושי השלום לנער לאבשלום ויאמר הכושי יהיו כנער איבי אדני המלך וכל אשר קמו עליך לרעה׃
Kaj la reĝo diris al la Etiopo: Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? La Etiopo respondis: Kio fariĝis al la junulo, tio fariĝu al la malamikoj de mia sinjoro la reĝo, kaj al ĉiuj, kiuj malbonintence leviĝis kontraŭ vin.
וירגז המלך ויעל על עלית השער ויבך וכה אמר בלכתו בני אבשלום בני בני אבשלום מי יתן מותי אני תחתיך אבשלום בני בני׃
Tiam la reĝo malĝojiĝis, kaj li foriris en la superpordegan ĉambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis: Mia filo Abŝalom, mia filo, mia filo Abŝalom! ho, se mi mortus anstataŭ vi, Abŝalom, mia filo, mia filo!