II Corinthians 1

פולוס שליח ישוע המשיח ברצון אלהים וטימותיוס אחינו אל קהלת אלהים אשר בקורנתוס עם כל הקדשים אשר באכיא׃
Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj la frato Timoteo, al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, kune kun ĉiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Aĥaja lando:
חסד לכם ושלום מאת האלהים אבינו ואדנינו ישוע המשיח׃
Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
ברוך האלהים ואבי אדנינו ישוע המשיח אב הרחמים ואלהי כל הנחמה׃
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo;
המנחם אתנו בכל לחצנו עד שנוכל לנחם הנלחצים בכל לחץ בנחמה אשר אנחנו מנחמים בה מאת האלהים׃
kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.
כי כרב ענויי המשיח בנו כן תרבה נחמתנו על ידי המשיח׃
Ĉar kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni, tiel same abundas ankaŭ per Kristo nia konsolo.
והנה אם נלחץ הוא לנחמתכם ולישועתכם אשר יראה כחה בסבלכם הענוים אשר נסבל אתן גם אנחנו ואם ננחם גם הוא לנחמתכם ולישועתכם׃
Sed se ni afliktiĝas, tio estas por via konsolo kaj saviĝo; aŭ se ni konsoliĝas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaŭ suferadas;
ותקותנו בעדכם נכונה היא באשר ידענו כי כאשר חלק לכם בענוים כן גם חלק לכם בנחמה׃
kaj nia espero pri vi estas firma, ĉar ni scias, ke kiel vi estas partoprenantoj en la suferoj, tiel ankaŭ vi estas partoprenantoj en la konsolo.
כי לא נכחד מכם אחי את צרתנו אשר מצאתנו באסיא אשר כבדה עלינו עד למאד ויותר מכחנו עד כי נואשנו מן החיים׃
Ĉar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, eĉ pri la vivo;
ואנחנו בלבבנו חרצנו לנו את המות למען לא נהיה בטחים בנפשנו כי אם באלהים המחיה את המתים׃
ni ja ricevis la aljuĝon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn,
אשר הצילנו ממות כזה ועודנו מציל ולו אנחנו מקוים כי יוסיף להצילנו׃
kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraŭ plu nin forsavos;
בעזרכם אתנו בתפלתכם למען יודו רבים בעדנו על מתנת החסד שהיתה לנו על ידי רבים׃
dum vi ankaŭ nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.
כי זאת היא תהלתנו עדות לבבנו אשר בתם וישר אלהים התהלכנו בעולם וביותר אתכם ולא בחכמת הבשר כי אם בחסד אלהים׃
Ĉar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaŭ Dio, ne laŭ homa saĝeco, sed laŭ la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe ĉe vi.
כי לא נכתב לכם כי אם מה שאתם קראים או גם ידעים׃
Ĉar ni skribas al vi nenion alian krom tio, kion vi legas kaj prikonsentas, kaj mi esperas, ke vi prikonsentos ĝis la fino;
ואקוה כי כאשר ידעתם אתנו למקצת אף תדעו עד תכלית כי אנחנו תהלתכם כאשר גם אתם תהלתנו ביום אדנינו ישוע׃
kiel ankaŭ vi ja parte prikonsentis pri ni, ke ni estas via singratulado, tiel same, kiel vi ankaŭ estas la nia en la tago de nia Sinjoro Jesuo.
ובבטחון הזה חפצתי לבוא אליכם מראש למען תקבלו טובה פעמים׃
Kaj en ĉi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi havu duoblan gracon,
ולעבר בתוככם אל מקדוניא ולשוב ממקדוניא אליכם ואתם תשלחוני אל ארץ יהודה׃
kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antaŭen irigita al Judujo.
ועתה הכי נמהר הייתי בעצתי אם אשר יעצתי לפי הבשר יעצתי והיה אצלי פעם הן הן ופעם לא לא׃
Kiam mi do tiel intencis, ĉu mi elmontris kapricemon? aŭ kion mi celas, ĉu mi tion celas laŭkarne, tiel ke estu ĉe mi la Jes, Jes, kaj la Ne, Ne?
אכן נאמן האלהים כי דברנו אליכם לא היה הן ולא׃
Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne.
כי בן האלהים ישוע המשיח הנקרא בתוככם על ידינו על ידי ועל ידי סלונוס וטימותיוס הוא לא היה הן ולא כי היו היה בו רק הן׃
Ĉar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu de ni estas predikita inter vi, de mi kaj Silvano kaj Timoteo, ne estis Jes kaj Ne, sed en li la Jes estiĝis.
כי כל הבטחות האלהים כלן בו היו הן ובו היו אמן לכבוד האלהים על ידינו׃
Ĉar kiel ajn multaj estas la promesoj de Dio, en li estas la Jes; tial ankaŭ per li estas la Amen, por la gloro al Dio per ni.
והמכונן אותנו אתכם במשיח ואשר משחנו הוא האלהים׃
Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio,
אשר גם חתמנו ואשר נתן בלבנו את ערבון הרוח׃
kiu ankaŭ nin sigelis kaj donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito en niaj koroj.
ואני את אלהים אקרא להיות עד לנפשי כי בעבור היותי חס עליכם לא באתי עוד לקורנתוס׃
Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraŭ ne venis al Korinto.
לא שנמשל באמונתכם כי אם עזרים אנחנו לשמחתכם כי באמונה עמדתם׃
Ne kvazaŭ ni estrus super via fido, sed ni estas kunhelpantoj de via ĝojo; ĉar per via fido vi staras.